Astronomiaj telskopegoj kaj iliaj celobjektoj

OProf. Hans Michael Maitzen dr., Wien (A)


La observado de la nokta cxielo kaj de la suno estas unu el la plej elementaj faroj de la homo jam ekde fruaj fazoj de lia/sxia evoluo. Dum la suno vekis la intereson de la homo pro la baza vivneceso, la astroj videblaj en la nokto stimulis la meditadon pri la kialo de la homa ekzisto. La strukturiteco de la steloj sur la cxielsfero do jam frue instigis al "vidado" de figuroj kaj formoj, kiujn la homo prenis el la surtera vivosfero aux de mitologiaj rakontoj.

...