Idento kaj komunikado

Acta Sanmarinensia / Aktoj de SUS 3/4.1/1993
(subekzemple de la minoritata problemaro en la suda Karintio en Auxstrio)
Vinko Osxlak


Enkonduko. Ni trovigxas antaux la plano de preskaux planedaj dimensioj, kies verajn efikojn ni ne konas. La plano nomigxas "La Euxropa Unio". Gxia koncepto estis subskribita en Maastricht, gxia efektivigo jam komencigxis. La bazaj pozitivoj en tiu koncepto, kiel ili estas anoncataj kaj promesataj, estas: libera movigxo de personoj, varoj kaj kapitaloj, komuna defendosistemo, garantianta pacon por Euxropo, kaj la solidareca sistemo de evoluhelpo al la ekonomie malpli evoluintaj euxropaj landoj. ...