La studadsesio trovis grandan intereson c^e la amaskomunikiloj. La kunordiganto kaj la eksterlandaj anoj de la organiza komitato (B. Leonov, H.-D. Quednau, A. Lewanderska-Quednau) estis intervjuataj de la televido, la radio kaj la gazetaro. La televido montris c^.-10-minutan eltiraj^on de la intervjuo dum la vespera programo, en la radio okazis rekta disradiado (c^. 20 minutojn), kaj aperis g^is dimanc^o raportoj en du j^urnaloj.
Dum la studadsesio ankaux la fres^fondita AIS Bulgario (kompleta nomo: Asocio de scienculoj kaj fakuloj por subteno de AIS San Marino en Bulgario) sukcesis varbi pluajn anojn. Dum la SUS en Bydgoszcz AIS Bulgario transdonos la tradukon de sia statuto kaj la g^isnunan membroliston al la senato kaj sendos ilin al la strukturofico (senatano Maitzen); post la aprobo la statuto estos montrata en TTT. Krome AIS Bulgario petos pri alig^o al la subtena sektoro de AIS.
Jen la listo de la okazintaj kursoj: Signifo de la kolumnoj: sekcio, s_no = kuranta numero por c^iu sekcio, nomoj de docentoj titolo, lingvo, studhoroj(po 45 min), studunuoj
nomo Lewanderska-Quednau titolo Polaj lingvo kaj kulturo sekcio 2 s_no 1 lingvo ilo horoj 8 unuoj 1 nomoj Petrovna-Uzunova, Uzunov titolo Osnovni principi na pazarnata ikonomika / Osnovnie principi rinochnoj ikonomiki [Bazaj principoj de la merkat-ekonomio] sekcio 2 s_no 2 lingvo bg/ru horoj 8 unuoj 1 nomoj Kukinov, Leonov titolo Vedenie v politologiata [Enkonduko en la politologion] sekcio 2 s_no 3 lingvo bg horoj 8 unuoj 1 nomo Jakubovskaja titolo Rusaj lingvo kaj kulturo / Russkij jazyk i kultura sekcio 2 s_no 4 lingvo ilo/ru horoj 8 unuoj 1 nomoj Popov, Lewanderska-Quednau, Bojagxieva titolo Medicino, ekologio kaj industri-kauxzitaj malsanoj en la nuntempa realeco sekcio 5 s_no 1 lingvo ilo horoj 8 unuoj 1 nomo Lewanderska-Quednau titolo Naturkuracado de antikveco gxis nun sekcio 5 s_no 2 lingvo ilo horoj 8 unuoj 1 nomo Quednau titolo Baza statistika metodaro, Parto I sekcio 5 s_no 3 lingvo ilo horoj 8 unuoj 1 nomo Bojagxieva titolo Biokemio kiel scienco kaj gxia evoluo sekcio 5 s_no 4 lingvo ilo horoj 8 unuoj 1 nomoj Enev, Stojanov titolo Vedenie v turizma [Enkonduko en la turismikon] sekcio 6 s_no 1 lingvo bg horoj 8 unuoj 1 nomoj Grzebowski, Timermane titolo Turisma geografio sekcio 6 s_no 2 lingvo ilo horoj 8 unuoj 1