AIS-sesio cxe la 17a IF en Treviro (Trier, DE)


Dum la 17a IF (Internacia Festivalo) en la Germana urbo Treviro (Trier) AIS San-Marino okazigos studadsesion, kiel jam pasintjare dum la 16a IF. La festivalo okazos inter la 27a de decembro 2000 kaj la 3a de januaro 2001.

AIS-kursoj estos integritaj en la festivalan programon. Cxiuj registritaj festivalanoj povos partopreni la kursojn sen kromaj kotizoj.

Jen plia kauxzo por partopreni en IF kaj saluti la 21an jarcenton en agrabla etoso.