AIS · aranĝoj · Hungario · Budapeŝto, 2014-09-06 · Diskuto pri virtualigo de AIS


Ideoj pri virtualigo de AIS, 2014


La ĉeestaj sesioj (SUS ktp.) de AIS en la lastaj jaroj havis malpli kaj malpli da partoprenantoj. Jam plurfoje ekestis la propono anstataŭigi la ĉeestajn sesiojn per virtualaj (interretaj) sesioj. OProf. Renato Corsetti vortigis tian proponon jene:

"Ebleco por AIS pretervivi kaj fari seriozan kontribuon al la Esperanto-mondo estas ke ĝi transformiĝu al reta universitato. La ideala ekzemplo, sed neniel atingebla de ni, estas la brita Open University, kiu estas ankaŭ priskribata en Vikipedio."

Kiel virtualigi AIS-sesion?

Tradiciaj SUS-oj (Sanmarinecaj Universitataj Sesioj) havas programon, kiu ampleksas sciencan, kulturan (kadran) kaj administran (kunsidoj, raportoj, decidoj) partojn. La scienca programo konsistas el kursoj, kiuj prezentas establiĝintan sciencan scion en instrua formo, kaj prelegoj, kiuj prezentas la studan laboron de sciencistoj por interŝanĝo kaj diskuto. Ekzemplojn prezentas la programkajeroj de pasintaj SUS-oj. kiuj estas disponeblaj ekde SUS 21 kaj por kelkaj antaŭaj SUS-oj.

Kiel eblas virtualigi tiajn programerojn tiel, ke ili

Jen kelkaj diskuteroj, kiuj kresku kaj firmiĝu per kontribuoj de laŭeble multaj AIS-anoj (kaj aliaj interesuloj):

  1. Kiel financi VSUS-ojn?

    Tradiciaj SUS-oj bezonas kunvenejon, organizan laboron kaj okaze ankaŭ honorariojn por invititaj prelegantoj. VSUS ŝparas la kunvenejon, sed ja bezonas organizan laborforton, kvankam ĉi tiu estas pli facile dividebla al diversaj mondpartoj. Supozeble kelkaj AIS-anoj libervole kontribuus la ĝisnunan SUS-kotizon de 0,3 AKU (nun € 19,50) aŭ similan sumon, dum ke aliaj havus transpagajn aŭ aliajn malfacilaĵojn. Propono do estas peti tian libervolan kotizon.

    Nun (somero 2014) ekzistas nur unu reta pagmaniero al AIS: Pagi per kreditkarto al sia UEA-konto kaj de tie transpagi al la AIS-konto (aisc-j). Eble necesus instali pliajn retajn pagmanierojn.

  2. Kiel aranĝi virtualajn kursojn?

    AIS jam delonge havas virtualajn kursojn, sed ili ne estas interaktivaj kaj do ne prezentas la situacion de sesio. Por VSUS ni akceptu nur kurson, kies aŭtoro estas atingebla dum VSUS kaj pretas respondi al demandoj, ni diru unufoje tage. Laŭeble la kursmaterialo de iom aĝaj kursoj estu aktualigita por VSUS.

  3. Kiel aranĝi virtualajn prelegojn?

    Eblas aranĝi ilin simile kiel virtualajn kursojn, sed eblas ankaŭ pli alta grado de interaktiveco, tiel ke la prelego okazu je certa tempo dum VSUS kun la eblo, ke aŭskultantoj rekte intervenu. Por ebligi facilan partoprenon el ĉiuj tempozonoj tamen ekzistu la eblo poste diskuti skribe.

  4. Kiel aranĝi virtualajn ekzamenojn?

    Jen eble malfacila problemo. Certe la kandidato(j) povus veni al iu ekzamenejo, kie fidindulo kontrolas kaj atestas la personan ĉeeston kaj la neuzon de nepermesataj helpiloj. La organiza laboro tamen estus konsiderinda. Eble ni rezignu je ekzamenoj kaj diplomoj.

    Tamen eble ekzistas studentoj, precipe en orienta Eŭropo, kiuj jam prepariĝas al AIS-ekzameno. Estas maljuste nuligi iliajn esperojn. Kion fari?

  5. Kiel aranĝi virtualajn kunsidojn?

    Tio ne estas tro malfacila, se ĉiuj fidas al ĉiuj kaj ne necesas plenumo de iuj leĝaj kondiĉoj. Bedaŭrinde la leĝoj de multaj ŝtatoj postulas, ke la membrokunvenoj de asocioj estu personaj, kaj ekzemple Germanio, kie la mono de AIS estas administrata, postulas ĉiujaran personan senŝarĝigon de la estraro.

    Supozeble tiuj kunvenoj devos ankaŭ estonte okazi persone, eble kadre de VSUS, eble ne. Ĉiuokaze eblas prepari ilin kadre de VSUS.

Teĥniko kaj mono

Por ĉi ĉio ni kompreneble bezonas teĥikaĵojn (sistemojn por retaj prezentadoj kaj diskutoj, eble registriĝo).

Krome ni bezonas homojn, kiuj aranĝas kaj programas tiujn teĥnikaĵojn.

Kaj se tiuj homoj ne laboras volontule, necesas mono por pagi ilin.

Kolego Eva Poláková prave atentigas, ke ekzistas liberaj programoj, kiuj proponas tiajn servojn. Ĉe tio necesas distingi inter la nuraj programoj (kiuj povus eble ruliĝi sur nia servilo) kaj la kompletaj servoj proponataj de eksteruloj, kiuj kutime postulas kompense la ekspluaton de ĉiuj datenoj – ili ja devas vivteni sin. La dua vojo estas pli simpla, sed estas pripensinde, ĉu ni volas pagi la "prezon".