Kiel jam dufoje (en 1999 kaj 2000), ankaŭ la 27a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo (IJF de IEJ) gastigis studadsesion de AIS. La festivalo okazis 2003-04-16/23; ĝia temo estis
Pri la temo prezentis samtitolan prelegon AIS-profesoro Renato Corsetti, prezidanto de UEA.
Okazis jenaj
La kunlaboro inter IEJ kaj AIS estis bonega kaj la intereso pri la AIS-kursoj vigla. Sepo da festivalanoj eĉ submetiġis al ekzameno por akiri kursfinan ateston de AIS. La ĉi-supra foto montras profesoron Renato Corsetti dum sia kurso. (Alklakante la foton eblas vidi, aŭ deŝuti, alt-difinan version de la foto, kun 2272 x 1704 bilderoj.)
La festivalo kaj la studadsesio okazis en junulgastejo en Conca Verde [konka verde] apud Savona (IT). Kvankam la organizantoj pli-malpli ġuste informis, ke la festivalejo situas ĉ. 2 ġis 3 kilometrojn de la stacidomo de Savona, ili forgesis diri, ke granda parto de tiu distanco estas vertikala; ŝildo piede de la strato "via alla Strà" avertas pri dudek-procenta dekliveco.
Sed la iom streĉan vojon kompensis belaj vidoj desupraj al la urbo Savona kaj al la maro.
| Enire al la festivaleja areo staras ŝildo, kiu unuavide aspektas kiel "avertilo pri AIS". Sed de proksime montriġas, ke temas pri "AIG" ("Itala Asocio pri Junulgastejoj"). |
|
|
Pliajn informojn prezentas la retpaĝaro de IEJ.