Protokolo de la kunsido de la Gxenerala Asembleo Nitra, vendredo, 1996-03-08 Komenco: 10.30 h, Fino: 11.55 h 1. Formalajxoj Neniu pridubis la kvorumecon aux gxustatempan inviton al la kunsido. Pro ne okazinta protesto kontraux gxi fare de la Gxenerala Asembleo la protokolo de la lasta kunsido validas. La tagordo estis akceptita en la formo publikigita en la programo de la ProvSUS. Neniu kontrauxas la cxeestrajton de unu gasto el la slovaka E-movado. 2. Gxenerala raporto de la Senato La prezidanto mallonge raportis pri la atingoj dum cxi tiu ProvSUS. Li atentigis, ke SUS nur povas okazi en lando, kie AIS estas agnoskita. Estas la principo de AIS registrigi siajn rezultojn en cxiuj landoj, kiuj agnoskis la Akademion. Kvankam en Nitra ne okazis finekzamenoj, tamen estis malfermita cxi tie registro. La rektoro de la Pedagogia Altlernejo gastiganta la nunan ProvSUS-on kvitancis, ke la rezultoj pri la kvin kandidatoj ekzamenitaj lastjare dum la SUS en San Marino estos en la surloka registro trovigxanta cxe la universitato. La Gxenerala Asembleo konstatis, ke la nuna ProvSUS finigxis esperplene, kaj per vocxdonado unuanime agnoskis kaj aprobis, ke estonte normalaj SUSoj en Nitra estos realigeblaj. 3. Financa raporto, sensxargxigo de la Senato 1991--1995, bugxeto La bilancon por 1995 la trezoristo ricevis nur je 1996-03-01 (vendrede antaux sia forveturo al la ProvSUS), kaj gxin gxis nun ne povis trastudi la revizoroj AProf. Dr. Bormann, PDoc. Fischer kaj vicrevizoro s-ro Polerani el Milano. Tuja kaj senkondicxa sensxargxigo de la Senato tial ne eblis. La Gxenerala Asembleo unuanime decidis tamen aprobi la bilancon kaj sensxargxi la Senaton, kaze ke ne venos protestoj flanke de la revozoroj. La aprobita bilanco estu sendota al sinjorino SMdAIS Sammaritani-Heuer kun la peto transdoni gxin al la koncernaj instancoj en San Marino. En San Marino 1995 la Gxenerala Asembleo ja aprobis la siatempe prezentitan bugxeton por 1995, sed la nova Senato konstituigxinta en novembro 1995 devis flankigxi de gxi en kelkaj punktoj. La nova de la trezoristo proponita bugxeto por 1996, kiun jam estis aprobinta la Senato, estis unuanime akceptita de la Gxenerala Asembleo. 4. Decidoj pri proponoj de la Senato kaj pri aliaj proponoj skribe alvenintaj plej malfrue 72 horojn anticipe kaj legeblaj en la SUS-akceptejo almenaux 24 horojn anticipe Neniu propono alvenis. 5. Kromaj tagordaj punktoj eventuale anticipe anoncitaj okaze de skriba kunvokado aux deciditaj dum la tagorda punkto 1 Neniuj tiaj tagordaj punktoj estis anoncitaj. 6. Diversajxoj a) La du cxeestantaj reprezentantoj de CxAIS invitis al la venonta SUS en Praha. b) Senatano OProf. Minnaja proponis, ke la kontrakto inter AIS kaj la Pedagogia Altlernejo en Nitra subskribita dum cxi tiu ProvSUS estu publikigota en la revuo grkg/Humankybernetik, kvankam pro la tri lingvoj (ILo, la slovaka kaj la germana), en kiuj la kontrakto estas vortigita, publikigado ne estas tre simpla. Tiun proponon unuanime subtenis la Gxenerala Asembleo. Kolego Minnaja atentigis, ke li intencas sendi la kontrakton al la itala filio de internacia institucio subtenanta kaj faciliganta migradon de studentoj inter diversaj sxtatoj. c) La Gxenerala Asembleo kun kontento kaj danko eksciis, ke la posedanto de la iama Senata Sidejo en San Marino, sinjoro Valentini, ricevinte laux interkonsento cxekon kompensantan la pro frosto okazintan damagxon, ne plu havos postulojn kontraux AIS. Tion per subskribo li konfirmis al sinjorino SMdAIS Sammaritani-Heuer. d) Al demando pri registrado de titoloj en Sibiu la prezidanto respondis, ke li oficiale sendos la koncernajn informojn al la tiea universitato. e) La Gxenerala Asembleo petis, ke iam estu klara rilato inter AIS kaj la Akademia Libroservo. Protokolis: HS Holdgr"un Vicdirektoro de la Protokolofico