Protokolo de la kunsido de la Gxenerala Asembleo en Prago 1996 Prago, 30an de julio 1996 Komenco: 17.00 h, fino 17.52 h 1. Formalajxoj Neniu pridubis la kvorumecon aux gxustatempan inviton al la kunsido. Kontraux la protokolo de la lasta kunsido de la Gxenerala Asembleo en Nitra neniu protestis, gxi do estas akceptita. La tagordo estis kompletigita jene: sub tagorda punkto 5 estu pritraktataj la jenaj aferoj: 5.1 Strukturo de la scienca sektoro 5.2 Latina Simpozio dum SUS 17 5.3 Kunigo de la unuaj libroj 5.4 Dumkongresaj studadsesioj 5.5 Elekto de revizoroj por la jaroj 1996--1999 Neniu protestis kontraux la tiel modifita tagordo. 2. Gxenerala raporto de la Senato La prezidanto rekomendis, ke la gxenerala raporto de la Senato okazu dum la solena fermo. 3. Financa raporto, sensxargxigo de la Senato 1991--1995, bugxeto La bilanco por la jaro 1995 ankoraux ne ekzistas. Pro tio, ke ne ekzistas definitiva finkalkulo fare de la eksa trezoristo, la revizoroj ne povis kontroli la kalkulon, kvankam ili jam klopodis dum du tagoj, kaj ili rifuzis akcepti gxin kiel finkalkulon. Ne apartenas al la tasko de la nuna trezoristo prizorgi la finkalkuladon por la jaro 1995. La lasta sxanco por sensxargxi la senaton estos en Rimini/San Marino. La de la Senato por la jaro 1996 proponita bugxeto estis akceptita. (Gxi trovigxas en la apendico.) Bugxetpropono por 1997 ankoraux ne ekzistas. 4. Decidoj pri proponoj de la Senato kaj pri aliaj proponoj skribe alvenintaj plej malfrue 72 horojn anticipe kaj legeblaj en la SUS-akceptejo almenaux 24 horojn anticipe Neniu propono alvenis. 5.1 Strukturo de la scienca sektoro Ne okazis sxangxoj en la strukturo de la scienca sektoro. 5.2 Latina Simpozio dum SUS 17 La Gxenerala Asembleo aprobis, ke kadre de la programo de la sekcio 2 dum SUS 17 en Rimini/San Marino okazu Latina Simpozio kaj ke dum la malferma solenajxo okazu unu alparolo en la latina lingvo. 5.3 Kunigo de la unuaj libroj Prokrastante la novan ISD-eldonon AIS aperigu en la unua kvartalo de 1997 kunigon de la tri AIS-libroj "Ekesto kaj celoj de AIS", "Regularoj de AIS" kaj "ISD". La unua libro estu de la prezidanto dulingve verkita kun aldonoj de la aliaj oficialaj lingvoj de AIS, kaj enhavu aktualigon de la historia parto kaj klarigon de la senco kaj esenco de AIS. 5.4 Dumkongresaj studadsesioj La Gxenerala Asembleo proponis dauxrigi krom la studadsesioj polaj, germanaj, rumanaj, cxehxaj, slovakaj kaj italaj ankaux la "universalajn" studadsesiojn kunlabore kun UEA, kondicxe ke dum Universala Kongreso povos okazi almenaux tri kursoj, de kiuj la unua horo komencu per superrigarda prelego en la kongresa universitato, kondicxe ke venos suficxe frue la informoj, kaj supozante ke UEA disponigos senpage la ejojn kaj ke partoprenos la studadsesion almenaux tri efektivaj aux adjunktaj AISanoj, inter kiuj estu almenaux unu efektiva membro. 5.5 Elekto de revizoroj por la jaroj 1996--1999 Kiel revizorojn por la jaroj 1996--1999 la Gxenerala Asembleo elektis OProf. Weltner kaj PDoc. Fischer. (OProf. Weltner atentigis, ke li ne estos je dispono inter 1996-10-01 kaj 1997-03-15.) La gxisnuna vicrevizoro Polerani estu petata resti. 6. Elekto de vicsenatanoj La Gxenerala Asembleo elektis la plenrajtajn membrojn OProf. L\'ansk\'y kaj OProf. Kiselman kiel vicsenatanojn por la jaroj 1996--1999. 7. Diversajxoj Nenio sub tiu tagorda punkto. Protokolis: HS Holdgr"un Vicdirektoro de la Protokolofico Apendico Bugxeto de la Scienca Sektoro por la jaro 1996 Elspezoj Enspezoj pagotaj kostoj 6000 subtenaj kotizoj 2250 antauxpagitaj kotizoj 1600 simbolaj kotizoj 2500 prezidanta ofico dumvivaj membroj 2500 komunikadkostoj 2000 SUS-enspezoj 1000 preskostoj 1000 interezoj vojagxkostoj 2000 deponoj 2550 financofico sxpardeponoj 750 komunikadkostoj 1000 debitoroj 1995 2700 helpanto 5000 de subtena sektoro 4000 protokolofico de fonduso pagotaj kostoj 6000 komunikadkostoj 3500 preskostoj 600 malgajno 750 amortizado 1000 buroa materialo 1000 kroma materialo 300 ---------------------------------------------------------------- 25000 25000