Protokolo de la kunsido de la Gxenerala Asembleo en la Grand Hotel en San Marino Citt\'a (RSM) San Marino, 4a de septembro 1998, 16.00 -- 17.07 h 1. Formalajxoj %------------- Pro la malcxeesto de la prezidanto gvidas la kunsidon senatano Quednau. Post konstato, kiujn transdonitajn vocxojn posedas la cxeestantaj efektivaj membroj, neniu pridubis la kvorumecon de la asembleo. Je 16:36 h la senatanoj Frank, Minnaja kaj Pennacchietti alvenis; pro tio la distribuado de la transdonitaj vocxoj estis rekalkulita. La protokolo de la lastjara kunsido de la Gxenerala Asembleo estis akceptita. 2. Pri venontaj SUSoj en Nitra (SK) kaj Bydgoszcz (PL) %----------------------------------------------------- Laux la propono de la Senato la Gxenerala Asembleo decidas: SUS20 en Nitra je la fino de la jaro okazos nur, se gxis fino de septembro en 1998 estos anoncitaj 3 kursoj kaj gxis fino de oktobro en 1998 aligxis al la sesio minimume 15 studentoj kaj minimume unu finekzamenoto. Tiun proponon la Gxenerala Asembleo unuanime akceptis. Sub la samaj kondicxoj (minimume 3 kursoj, 15 studentoj, 1 ekzamenoto) plenumendaj gxis fino de la jaro 1998 estis unuanime akceptita okazigo de SUS en Bydgoszcz je 1.5--9.5.1999. Cxiuj tiucelaj anoncigxoj estu direktataj al la Senata Sekretario ADoc. Joanna Lewoc en G\"ottingen. 3. Valoro de la AKU ekde 1999 %---------------------------- La de la SubS proponita kaj skribe de la prezidanto prezentita propono 1, ke 1 AKU ekde 1.1.1999 valoru 65 euxrojn, estas unuanime akceptita. Konforme al tio en la regularo pri kotizoj kaj mastrumado la jenaj vortoj estu aldonotaj: (a) en artikolo 1.5 post ``1995 pro nova decido ekvalidis 1 AKU = 125 DM'': {\bf 1999 ekvalidis 1 AKU = 65 Euxroj} (b) en artikolo 1.6 je la fino: {\bf Se ne estas interkonsentita alia valuto, estu uzata la Euxro.} 4. Fremdlingvaj titoloj transdonotaj de (precipe germanaj) %--------------------------------------------------------- kleriginstitucioj %---------------- Ne estis akceptita la skriba propono 2 de la prezidanto, nome rifuzi sciencajn gradojn kaj titolojn por reekzameno (adapta adopto) en la kazo, ke la dokumentoj aux atestoj nek uzas oficialan lingvon de la koncerna lando nek neuxtralan lingvon kiel ekzemple la latinan. Anstatauxe estis akceptite de la Gxenerala Asembleo peti la prezidanton de AIS, akre protesti kontraux tiaj titoloj en konkretaj kazoj. 5. Reprezentigxo de AIS en la komputila interreto %------------------------------------------------ Kun etaj sxangxoj la skriba propono 3 de la prezidanto estis akceptita jene: (1) Studadsesioj kun finaj ekzamenoj povas ankaux okazi per uzado de la elektronika reto. (2) Al la regularo pri kunsidoj estu aldonota la jena \noindent {\it Artikolo 6: }{\bf Se necesas kaj eblas, urgxaj decidoj povas okazi anstataux dum kunsidoj ankaux per analoga proceduro helpe de la elektronika reto. Tio validas ankaux por la decidoj de la Senato.} (3) Artikolo 4.2 de la regularo pri instruado kaj ekzamenado estu kompletigota jene: ``Lauxeble okazu pluaj SUSoj en la sama jaro {\bf --- se necese kaj tauxge realigeble tiam malcentre per la interreto.''} 6. Bugxeto %--------- La finkalkulo kaj la bilanco por 1997 kaj la bugxetpropono por 1999 estis unuanime akceptitaj en la formo prezentita de la trezoristo, kun kelkaj aldonoj de la senato. La bugxetoj por la diversaj oficoj de la senato sekvu la modelon de la propono en Nitra 1996. (Apendico al la protokolo de la kunsido de la Gxenerala Asembleo en Prago 1996.) Protokolis: H. S. Holdgr\"un (protokol-ofico)