Protokolo de la 39a senatkunsido (33a post la oficialigo de AIS fare de la Konsilio de XII, 42a post la fakta eklaboro) okazinta en cxambroj de la AIS-klerigejo ``Monda Turismo'' kaj de la Kujavia-Pomerelia Centro de Ekologia Edukado dum la 20a SUS en Bydgoszcz (PL) 05.05.1999 (merkredo), 15:10 -- 17:45 06.05.1999 (jxauxdo), 18:05 -- 19:35 07.05.1999 (vendredo), 9:45 -- 11:25, 13:10 -- 13:50 08.05.1999 (sabato), 10:00 -- 11:30, 13:15 -- 13:45 09.05.1999 (dimancxo), 9:30 -- 11:15. 0. Gxeneralajxoj (formalajxoj, cxeestrajto, tagordo) ---------------------------------------------------- La kunsidon partoprenis la senatanoj Frank, Holdgr\"un, Lewoc, Minnaja, Quednau. Gekolegoj Holdgr\"un kaj Lewoc cxeestis la kunsidon ekde la 6a de majo, kol. Quednau --- gxis la 7a de majo. Kol. F\"o{\ss}meier delegis sian vocxon al kol. Quednau. La kunsido estis kvoruma. Parte cxeestis gxin AProf. Angstl (D) (kiel gasto) kaj OProf. Mielcarek (PL/CDN). La tagordo sekvis antauxe listigitajn de la cxeestantoj temojn. 1. Ekzamen-ofico / EkO (Pennacchietti, Minnaja) ------------------------------------------------ Dum la necxeesto de la direktoro de la ekzamenofico surloke la taskojn transprenis lauxregulare la vicdirektoro OProf. Minnaja kaj la senata sekretario ADoc. Lewoc en sia kvalito kiel asistanto de EkO. Por la 20a SUS en Bydgoszcz (PL) la ekzamenofico estis kompletigita per la jenaj membroj (en krampoj --- konstantaj membroj): sekcio 1: (OProf. Dr. habil. F\"o{\ss}meier) -- OProf. Dr. habil. Frank, sekcio 2: (AProf. Mag. Dingeldein dr.) -- PDoc. Dr. habil. Barandowska-Frank, sekcio 3: (OProf. Minnaja dr.) -- OProf. Holdgr\"un dr., sekcio 4: (OProf. Sellin) -- AProf. Dr. Angstl, sekcio 5: (OProf. Maitzen dr.) -- OProf. Quednau dr. La sesan sekcion, post forpaso de OProf. Tyblewski kaj neniu surloka responsa anstatauxanto, reprezentis la senato. Kol. Lewoc informis pri la tri anoncigxintaj cxe sxi kandidatoj: Bac. sc. phil. E. Macko (D) cele originalan magistrigxon en la filozofia sekcio, s-ro E. Sitek dr. (PL) cele adaptan adopton de sia grado en la humanistika sekcio, kaj ADoc. W. Fu{\ss} (D) por adapta adopto de doktorigxo en la naturscienca sekcio, el kiuj nur la lasta antauxe kompletigis sian ekzamendosieron. Krome, Monda Turismo pere de kol. Quednau informis pri anoncoj de 9--13 studentoj el la surloka klerigejo en Bydgoszcz por la bakalauxra kaj magistra sxtupoj, cxefe en la sesa sekcio, el kiuj 9 studentoj kandidatigxis. El Rumanio alvenis neniu el la anoncitaj de kol. Frank kandidatinoj. Anoncigxo por originala habilitigxo estis retirita. 2. Financ-ofico / FinO (Wickstr\"om, Frank) -------------------------------------------- La senato emfaze konstatis, ke laux la kontraktoj kun AIS-klerigejoj cxi tiuj enkasigu kaj pagu cxiujn lauxregularajn kotizojn enspezitajn pro okazigo de studadsesioj cxe ili (ekz. SUSoj) laux la kalkuloj de AIS. Kol. Lewoc per tio cxi transdonis ankaux la peton de la trezoristo al la klerigejo Monda Turismo pri la transpago de la kolektita mono al la AIS-konto en Hannover. La senato decidis, ke dum la jxus okazanta SUS20 en Bydgoszcz estu rabatitaj la ekzamenkostoj kaj kotizoj por kursoj, kiuj estas kalkuleblaj kiel SUS-kursoj, por partoprenantoj el orient- kaj reformeuxropaj landoj je 80 procentoj. 3. Honorad-ofico / HordO (Maitzen, NN) --------------------------------------- Nenio priparolita. 4. Identec-ofico / IdeO (Frank, NN) ------------------------------------ La senato kun bedauxro eksciis, ke parto de la AIS-havajxo (nome la originala jxus plenigxinta protokollibro de la senato kaj pluraj talaroj de AIS) estas sxtelita el auxto komence de la 20a SUS. Dum la 20a SUS Akademia Forumo ne okazis. 5. Inform-ofico / InfO (F\"o{\ss}meier, Maitzen) ------------------------------------------------- Malgraux la subskribita en 1997 ambauxflanke kunlaborkontrakto inter AIS kaj UEA evidentigxis, ke dum la UK en Berlin en auxgusto 1999 probable ne povos realigxi komuna IKU/AIS-sesio. La senato kun bedauxro konstatis, ke UEA akceptis nur unu prelegon de efektiva membro (OProf. F\"o{\ss}meier) malgraux pluraj ofertoj venintaj de aliaj AISanoj. Gxis al la komenco de la senatkunsido ne venis sciigo de kol. Maitzen, cxu la sinanoncintoj por la Berlina IKU, kiuj samtempe estas anoj de la Akademio, pretas plilongigi sian prelegon al kurso kadre de AIS, kio ebligus okazigi la studadsesio de AIS en Berlin. Jeskaze, la senato substrekis sian antauxan decidon okazigi tie la studadsesion. Alikaze, kol. F\"o{\ss}meier prezentu tie sian prelegon nur enkadre de IKU kaj la studadsesio estu nuligita. La Senata Sekretario --- kondicxe, ke la sesio efektivigxos --- transprenos formalajn taskojn kaj la administran flankon dum la studadsesio en Berlin dum la UK. Pro la peto de kol. F\"o{\ss}meier sensxargxigi lin de la respondeco pri la aperigo de la eldonserio de AIS ``Acta Sanmarinensia'', kol. Holdgr\"un montrigxis preta transpreni la respondecon por tiu tasko kondicxe, ke la gxisnuna zorganto tion akceptos. Ekde tiam kontraktoj por novaj volumoj estos pritraktendaj jam kun kol. Holdgr\"un, al kiu kol. Frank sendos la kaj jam surpresitajn volumkovrajxojn de volumo 3 kaj nur blua-blankajn --- por la venontaj volumoj de la ``Acta''. La senato decidis, ke kol. Holdgr\"un transprenu la redaktadon, zorgu pri prijugxanta la kvaliton (cxefe sciencan, lingvan) de cxiu kontribuo komitato, kiu ekzemple povas konsisti el la koncerna dekano, la redaktanto kaj iu tria kompetenta persono. La finan decidon havas la redaktanto. Li zorgas ankaux pri adekvata kaj unueca aspekto de la presotaj tekstoj. Kol. Minnaja proponis, ke en la latina titolo estu intersxangxitaj la du lastaj vortoj, gxi do tekstu nun: ``Acta Sanmarinensia Academiae Internationalis Scientiarum''. Tiun proponon la senato akceptis per (4:0:0) vocxoj. Krome li proponas esplori la eblecon pri recenzado de la revuo; en tio subtenu lin la redaktanto. La filino de kol. Tyblewski, Mag. Tyblewska-Kundzicz informis la prezidanton pri la ankoraux trovigxanta hejme stako da libroj de Acta Sanmarinensia. AIS ne povas acxeti la restantajn librojn, petas tamen pri listo de la postrestintaj kajeroj. La auxtoroj de jam antauxpagitaj kaj ankoraux ne ricevitaj ekzempleroj memstare kontaktigxu kun Mag. Tyblewska-Kundzicz. Laux siatempa decido, al AIS estas ankoraux cxiukaze transdonendaj po 10 ekzempleroj de cxiu titolo. Post la distribuo de jam antauxpagitaj ekzempleroj sxi povas memstare disponi pri la resta stako. La postlasitajn presoriginalojn sxi bv. transdoni al kol. Holdgr\"un, kiu post konfirmo pri la retirigxo de kol. F\"o{\ss}meier ekde nun zorgos pri eldonajxoj de AIS. 6. Klerig-ofico / KleO (Quednau, F\"o{\ss}meier) ------------------------------------------- La senato korektis la programon de la 20a SUS aprobante la subajn 2 kursojn validaj kiel SUS-kursoj: en la kvina sekcio ``Unua helpo en turismo'' de OProf. Quednau/ADoc. A. Lewanderska-Quednau, kaj ``Turisma geografio de la mondo'' de OProf. R. Mielcarek (sesa sekcio). Krome la senato sciigis, ke la kurso de kol. Frank pri ``Klerigkibernetikaj kontribuoj por la planado kaj realigado de kursaro pri euxrologio'' kaj la kurso de kol. Minnaja pri ``Transnacieco en la scienco: profesoroj kaj studentoj tra la mondo'' validu kiel SUS-kursoj en la sesa sekcio. Rilate studentaj legitimiloj de AIS la senato starigis novajn kondicxojn validajn ekde post SUS20 en Bydgoszcz: --- por finekzamenoj cxiu ekzamenato devas havi aux havinti (tio signifas, ke ne estas necese, ke la iam por difinita studadcelo akirita legitimilo ankoraux validas) studentan legitimilon validan aux validintan por la koncerna ekzamensxtupo atestita sur gxi; --- la validecdauxro por nove akirita studenta legitimilo estu kvin jaroj, t.e. gxi estas en la eldonjaro valida ek de la eldondato kaj krome la venontajn kvar kalendarajn jarojn; la validecdauxro de la antaux aux dum SUS20 jam eldonitaj legitimiloj pro tiuj cxi novaj kondicxoj ne sxangxigxas; studenta legitimilo validas maksimume gxis la koncerna sukcese trapasita ekzameno; --- posedado de valida studenta legitimilo reduktas la dum SUS pagendajn kotizojn je 0,5 AKU (t.e. aligxante gxustatempe krom aligxkotizo oni povas ankoraux per la restantaj 0,2 AKU pagi alian kotizon {\it dum la sama SUS}, ekzemple parton de kurskotizo); --- aligxo okazu laux la gxis nunaj kondicxoj. Cxiuj aliaj kondicxoj, kiuj per la nunaj decidoj ne estis sxangxitaj, restas validaj. La senato substrekis, ke per la nuna klauxzo la kondicxoj por studentoj estas multe pli favoraj, aliflanke la senato atentigas, ke tiuj kondicxoj estos strikte aplikataj. 7. Protokol-ofico / ProtO (Lewoc, Holdgr\"un) ---------------------------------------------- La Senata Sekretario transdonis al la prezidanto la originalojn de la senatprotokoloj de la dejxorperiodo 1996-1999 (krom la 36a kaj 37a, el Zvenigorod (RUS) resp. el Montpellier (F)), por la protokollibro. Tiuj protokoloj estas jam aprobitaj de la senato kaj legeblaj en la reto sub la adreso: ftp://ftp.uni-math.gwdg.de/pub/ILo/AIS/protokoloj/senato La limdato por la anoncigxoj de kursoj kaj prelegoj por la 21a SUS pasis fine de marto 1999. Kol. Lewoc informis pri la planita scienca programo por tiu SUS, dum kiu okazos la jenaj kursoj: 1a sekcio: Lernstirado kaj lernregulado (prof. Frank); 2a sekcio: Cxeneroj por historio de la e-literaturo (prof. Minnaja); kurso de prof. Pennacchieti (la titolo ankoraux sciigenda); 3a sekcio: Nombroteoriaj perloj (prof. Holdgr\"un); 5a sekcio: Nia Galaksio --- La Lakta Vojo (prof. Maitzen); 6a sekcio: Aplikado de auxdvidaj kaj plurkanalaj rimedoj en instruado (prof. Quednau/doc. Lewanderska-Quednau). La kurso sub la titolo ``Steloj en la `Metamorfozoj' de Ovidio, kaj ilia cxiela naturo'' de doc. Barandowska-Frank kaj prof. Maitzen validas nur kiel krom-SUS-kurso. La senato priparolis ankaux la kadran programon de la sesio kaj tempaj ebloj por kursoj kaj oficialaj kunsidoj, kaj decidis pri la programo dum SUS21 en Rimini/San Marino jene: La Senata Sekretario provu starigi pli kompaktan programon mallongigante la pauxzojn, por ke cxiuj kursoj povu okazi lauxeble antauxtagmeze. La kursoduopoj de gekolegoj Frank kaj Frank-Barandowska/Maitzen, Holdgr\"un kaj Minnaja, Maitzen kaj Pennacchietti okazu samtempe. Tiel maksimume tri kursoj estos paralelaj. La kurso de kol. Frank okazu prefere en la tempointervalo 8:00 -- 9:30. Surloka propono de la prezidanto por la forumo planita por la merkreda vespero en Rimini estis diskuto pri ``Strategia plano 2020 por racia solvo de la lingvaj problemoj en la Euxropa Unio kaj la scienca mondo''. Findecido pri la temo okazos, kiel kutime, dum la koncerna SUS. La horaro por kutimaj kunsidoj kaj oficialajxoj similu tiun de antauxaj jaroj (malfermo, fermo k.a.), ankaux dum la vendredo (la 3a de septembro). Kaze de malmultaj finekzamenotoj la sesio povus esti fermita jam antaux la 14a horo. Laux bezono la kunveno de la Gxenerala Asembleo povas okazi parte jam dum la studadsemajno, tamen sen balotado por la nova senato. Kolego Minnaja konfirmis la lueblon de la salono en Grand Hotel (RSM) por la ekzamentago de la studadsesio. La lupago estas probable pagenda el la gxenerala bugxeto de AIS. La senata sekretario distribuis la aligxilojn por la 21a SUS lige al la 6a itala studadsesio ankaux dum la 20a SUS en Bydgoszcz. La senato konstatis la abundan kursaron ofertitan dum la 20a SUS, ecx se nur parto konsistigis (krom)SUSkursojn. Ankaux gxojigis granda partoprenantaro, kiu povis sekvi la programon en la ampleksaj prelegejoj de la Kujavia-Pomerelia Centro de Ekologia Edukado cxe Bydgoszcz, por tia auxskultantaro pli tauxgaj ol la cxambretoj en la AIS-klerigejo ``Monda Turismo''. Montrigxis tamen la bezono havi surlokan disponejon de teknika ekipajxo por kursprezentado. Krome, estus tre dezirinde kunlabori kun la loka altlernejo laux starigebla interkonsento. 8. Prezidanta ofico / PrezO (Frank) ------------------------------------ Post la sekcikunsidoj okazintaj dum la SUS20 al la senato alvenis la jenaj alvokproponoj: el la humanistika sekcio: s-ro A. Sudo{\l} prof. dr. hab. (PL) estu alvokita al AProf. en la fako historio, kio estos realigebla nur post la lauxregula minimume trimonata aparteno al la ISK; el la naturscienca sekcio: kol. Quednau prezentis peton alvoki ASci. dr. habil. Lechowski al PDoc. pri biometrio kaj biofiziko. Kun 4 kontrauxvocxoj la senato ne povis surloke pozitive respondi la proponon, pri kiu poste estu pridemanditaj la ne cxeestintaj senatanoj; el la morfoscienca sekcio: la senato, transpreninte la taskojn de la sesa sekcio (vidu sub p.11/VicO), pridiskutis gxian situacion kaj konstatis, ke kompare kun la rapide grandigxinta nombro de studentoj kaj tiel potencialaj kandidatoj de AIS en la morfoscienca sekcio (kiel sekvo de la loka klerigejo de AIS, nome Monda Turismo) estas klare sentebla manko de efektivaj membroj en tiu sekcio, kiuj --- cxefe surloke --- povus gvidi la studentaron. Montrigxis la neceso rapide aktivigi almenaux la gxisnunajn anojn de la sekcio. Rezulte de tiu cxi sekcikunsido la senato anoncis la jenajn alvokojn: ADoc. A. Kowalczyk prof. (PL) estu alvokita kiel AProf. sub la kondicxo, ke antaux la komencigxo de SUS21 en Rimini sxi plenumos la lastan alvokokondicxon por tiu cxi titolo, nome publikigos artikolon en ILo. Kiel ADoc. estu alvokitaj ASci. Ligeza (en la fako folkloriko) kaj la orda profesoro en la naturscienca sekcio Mielcarek. Kun bedauxro la senato konstatis, ke s-ino T. Nemere ankoraux ne apartenas al ISK. Krome la prezidanto proponis alvoki ADoc. Dr. Polakova kaj ADoc. Dr. Lobin (ambaux gxis nun en la 1a sekcio) kiel ASci. en la sesan sekcion, kion la senato akceptis. La alvokitoj sercxu gxis SUS21 la eblecon plifortigi la sekcion. Se fine de auxgusto tio evidentigxos ne realigebla, la prezidanto atentigis, ke oni devos eventuale ecx likvidi la morfosciencan sekcion kaj nuligi la kontrakton kun la gxisnuna klerigejo de AIS en Pollando. Oni rememorigis, ke por aprobi alvokon al efektiva membro la dekanoj de la koncernaj sekcioj devas liveri alvokoproponon --- skribitan de plenrajta membro --- al la prezidanto, kiu kontrolu la plenumitecon de la alvokokondicxoj. Al la senato alvenis letero de ADoc. Mag. A. Lewanderska-Quednau kun aldonitaj folioj de kunsido de la 6a sekcio okazinta dum BUS (majo 1998) en Bydgoszcz (PL). En ili la senato estas petita: a) alvoki kol. ADoc. Mag. A. Lewanderska-Quednau al PDoc. La senato konstatis, ke la propono ne estis pritraktebla pro neplenumo de formalaj kondicxoj, kaj devis rifuzi gxin pro manko de decidbazo ne enirante diskuton pri la scienca kvalito de la persono. b) alvoki PDoc. Dr. habil. Barandowska-Frank al AProf. en la dua sekcio. Ankaux en tiu kazo la senato konstatis formalajn mankojn. Cetere, la kandidatino mem jam estis rifuzinta tiun proponon. 9. Scienc-ofico / SciO (Minnaja, Holdgr\"un) --------------------------------------------- Pro tempomanko kol. Minnaja povis nur mallonge prezenti la aktualan staton de niaj rilatoj kun la registaro de San Marino montrante la leteron ricevitan de la sxtata Advokata Oficejo, en kiu oni petis AIS kiel privatan asocion prezenti aljugxatajn de nia akademio diplomojn sen veki la supozon, ke ili estas auxtomate agnoskataj de RSM. La senato denove substrekis, ke AIS en neniu formo intencas per sia agado konfuzigon kun la sxtataj institucioj de RSM kaj aprobis la respondproponon preparitan de kol. Minnaja. Pro la nur margxena priparolo de la kontaktoj de AIS al la instancoj en RSM, lauxeble per tiu temo estu komencita la venonta senatkunsido. 10. Struktur-ofico / StukO (NN, Maitzen) ----------------------------------------- La prezidanto informis la senaton, ke kol. Grego, la gxisnuna vicdekano de la morfoscienca sekcio, akceptis transpreni komisiite --- gxis la fino de 1999 --- la dekanecon de la sesa sekcio, kio necesis post la morto de gxia gvidanto, kol. Tyblewski, forpasinta la 1an de decembro 1998. Monda Turismo (MT), la pola klerigejo de AIS en Bydgoszcz (PL) turnigxis al la senato kun la peto okazigi tie en la venonta jaro (en majo) SUSon. La senatanoj konstatis, ke estus konsilinde doni eblecon okazigi (prov)SUSon en alia loko, kie trovigxas filio aux klerigejo de AIS, kaj pro la instrukapacito momente ne eblas arangxi multajn SUSojn dum unu jaro. La senato rekomendis al MT, organizi venontjare Bakalauxrigan Sanmarinecan Sesion (BUS), kaj al tiuj studentoj, kiu intencas magistrigxi cxe AIS, partopreni SUSon aliloke. MT povas ankaux uzi la vojagxeblecon al SUS kiel praktikan sperton por studentoj, kiuj ekzamenigxas en la sesa sekcio pri turismiko. La senato petas organizi eventualan SUSon en la jaro 2001 en la unua semajno de aprilo aux tria semajno de julio, t.e. tiam, kiam ankaux en okcidentaj landoj estas prelegpauxzoj, kiuj ebligas kaj al tieaj studentoj kaj al docentoj aktive partopreni la sesion. Kolego Bojxidar Leonov senpere informis la senaton pri la fondo de AIS-Bulgario. La senato komisiis lin kontakti sxtatajn instancojn (universitatojn kaj aliajn instituciojn) en sia lando por esplori la eblecojn starigi kontraktojn rilate agnoskon de AIS-diplomoj en Bulgario. Sub la gvidado de s-ro Leonov estu establita AIS-klerigejo en la urbo Karlovo laux la modeloj kaj sub la samaj kondicxoj kiel en Bydgoszcz kaj Moskvo, sendepende de la jam ekzistanta al la klerigejo en Bydgoszcz ligo de la Bulgara grupigxo kiel konsultejo de Monda Turismo. En la kadro de la starigitaj kaj al li konataj kondicxoj la senato rajtigis lin tiucele memstare agi. Kun bedauxro la senato eksciis, ke Doc.ArS S. Stimec ne povas transpreni komisie la gvidadon de la Arta Sektoro de AIS. Tiu posteno vakas ekde septembro 1998 post la retirigxo de IAKano C. Frank. Gxis la fino de la dejxorperiodo de la nuna senato estu petata transpreni la taskon de komisiita direktoro de la ArS IAKanino L. Lig\c{e}za. 11. Vicprezidanta ofico / VicO (Pennacchietti) ----------------------------------------------- La senatanoj unuanime decidis, ke pro la foresto de cxiuj efektivaj membroj el la 6a sekcio dum la 20a SUS la taskojn de la sekcio gxis la venonta SUS (inkluzive decidojn de sekcikunsido) transprenu la senato. Pro la nuna docentara problemo en la morfoscienca sekcio la senato substrekas nepran kompletigon de gxi (dekano, membro de la ekzamenofico k.s.), kio okazu plej malfrue gxis la venonta SUS en Rimini. 12. Diversajxoj --------------- La dato por la venonta senatkunsido ne estis fiksita. Senatkunsido okazu cxiukaze dum la 21a SUS en Rimini (I) / San Marino Citt\`a (RSM). La preciza dato estos sciigita en la SUS-programo. Protokolis: Joanna Lewoc, Horst S. Holdgr\"un (protokol-ofico)