Protokolo de la 34a senatkunsido (28a post la oficialigo de AIS fare de la Konsilio de XII, 37a post la fakta eklaboro) okazinta en cxambroj de la parokejo en Rimini (I) kaj en la Grand Hotel en San Marino Citt\'a (RSM) 31.08.1997 (dimancxo), 10:10 -- 12:50, 16:55 -- 19:00, 20:50 -- 21:30, 2.09.1997 (mardo), 20:45 -- 00:30, 4.09.1997 (jxauxdo), 17:40 -- 19:15 kaj 05.09.1997 (vendredo), 14:30 -- 15:40. 0. Gxeneralajxoj (formalajxoj, cxeestrajto, tagordo) ---------------------------------------------------- La kunsidon partoprenis la senatanoj F"o"smeier, Frank, Holdgr"un, Lewoc, Maitzen, Minnaja, Pennacchietti, Quednau. Kolego Wickstr"om antauxanoncis sian necxeeston jam dum la lasta senatkunsido en Freising, kolego Tyblewski skribe informis kolegon Minnaja pri nealveno. Kiel gasto parte cxeestis la kunsidon ADoc. Klaus Perko dr. jur. el Auxstrio. La tagordo provis sekvi la taskojn de la unuopaj senataj oficoj. 1. Ekzamen-ofico / EkO (Pennacchietti, Minnaja) ----------------------------------------------- Por la 18a SUS en Rimini/San Marino (I/RSM) la ekzamenofico estas kompletigita per la jenaj membroj (en krampoj --- konstantaj membroj): sekcio 1: (OProf. Dr. habil. F"o"smeier) -- AProf. Dr. habil. von Kauffmann, sekcio 2: (AProf. Mag. Dingeldein dr.) -- AProf. Korjxenevskaja sekcio 3: (OProf. Minnaja) -- OProf. Holdgr"un, sekcio 4: (OProf. Sellin) -- neniu, sekcio 5: (OProf. Maitzen) -- OProf. de Smet, sekcio 6: (OProf. Dr. habil. Tyblewski) -- neniu. Kolegoj Frank kaj Lewoc informis pri kvar kandidatigxoj de tri kandidatoj, nome de Bac. Cisteian (RO) (cele adaptan adopton de magistrigxo en la 1a sekcio), stud. Faloba (RO) (cele originalan bakalauxrigxon en la 1a sekcio) kaj s-ro Loppnow (D/NL) (cele adaptan adopton de magistrigxo kaj originalan doktorigxon en la 2a sekcio). La aliaj antauxe sin anoncintaj personoj aux retiris sian kandidatigxon aux ne alvenis. 2. Financ-ofico / FinO (Wickstr"om, Frank) ------------------------------------------ La trezoristo komunikis pere de kolegino Lewoc la provizoran bilancon de 1996 atentigante, ke la parto de la subtena sektoro ankoraux ne estas finpritraktita. Gxi estis studebla dum la sesio kaj prezentita al la Gxenerala Asembleo okazinta la 5an de septembro en San Marino. En Italio ankoraux ne konstituigxis loka subtena grupo de AIS. Tial ProtO plene transprenis la organizan parton de SUS18 kun financaj sekvoj laux la en 1996 en Nitra trovita decido. Kolego Minnaja konfirmis la luon de la salono en Grand Hotel (RSM) por la vendreda programo de la studadsesio. Arangxis gxin la mastrumantoj de la grupo de subtenaj membroj el San Marino OProf. Grego kaj HMdAIS Marina Michelotti SMdAIS. La senato akceptis, ke la luprezo je cx. 250.000 liroj pagota de tiu grupo estu konsiderata kiel gxia membrokotizo kaj la resta sumo --- kiel simbolaj kotizoj en 1997 por gxiaj sciencaj membroj. Por ebligi tion nepre necesas fakturo de la hotelo. Cxar la konto de la grupo de la sanmarinaj subtenaj membroj trovigxas ekster la administra influo de la trezoristo de AIS, necesas cxiujara interparolo inter reprezentantoj de ambaux flankoj. Pro la rifuzo de kolego Frank kiel vicdirektoro kaj ununura cxestanta membro de la FinO pritrakti tion, tiu punkto restis en sxvaba stato. Kolegino Lewoc sciigis, ke la retirigxinta kandidato Meurer postulas repagon de la restaj 200,-- DEM el 500,-- DEM antauxpagitaj por ekzameno, alikaze li turnigxos al jugxejo. Interparole kun la trezoristo la prezidanto estis konsiderinta tiun restan sumon kiel kompenson por la administraj kostoj. Kolego Quednau atentigis pri la teknikaj malfacilajxoj por anoj el kelkaj landoj reguligi siajn AIS-kotizojn. Kolego Frank inklinas instigi al unufoja anecpago (dumviva membreco), kio tamen ofte ne estas aplikebla, cxar la pagenda sumo superas kelkfoje monatan salajron en tiuj landoj. La senato atentigis, ke la kotizoj estas pageblaj ankaux pere de landaj grupigxoj, pere de UEA-konto, utiligante la Fonduson Klemm aux ecx per internaciaj respondkuponoj. De ISKano A. Grz\c{e}bowski, prezidanto de ``Monda Turismo'' (MT, klerigejo de AIS en Pollando), venis la propono ``destini parton de la enspezoj de AIS, atingitaj dank' al funkciado de la klerigejo en Bydgoszcz, por acxeti por tiu klerigejo novan, modernan komputilon. Temas pri la sumo de 17,00 AKU ... de studentigxkotizoj kolektitaj en Bydgoszcz en la studadjaro 1996/97'' kiuj ``preskaux prezice kovras la pagendan sumon''. MT antauxvidis uzadon de tiu komputilo cxefe ``por grafikaj laboroj kaj kompostado (ankaux por AIS mem, laux aparte interkonsenteblaj kondicxoj)'' kaj por retkonektoj por siaj gestudentoj. MT petis ankaux eventuale decidi, ke ``studentigx-kotizoj kolektotaj en sekvaj studjaroj estu elspezitaj similcele, laux decidoj de la Program-Konsilio de la klerigejo''. MT ne akceptis la proponon de la prezidanto transpreni la malnovan, sed ja tauxgan komputilon el la prezidanta buroo en Paderborn. La senato ne aprobis tiujn petojn, kun unu kontrauxvocxo kaj 7 sindetenoj decidis prokrasti decidon rilate al komputilo. Kolego Frank strebas al lauxeble multaj dumvivaj membroj (sciencaj kaj subtenaj) kaj volas por ili presigi dorsflanke sur la konfirmo pri ilia aneco mencion de iliaj rajtoj. 3. Honorad-ofico / HordO (Maitzen, Tyblewski) --------------------------------------------- Similie kiel lastjare la senato decidis, ke dum la inauxguro de la 18a SUS okazu festa parolo en la Latina, prezentita de partoprenanto en la latina simpozio s-ro Vido Angelino (kun posta resuma traduko ILen). Simposium Latinum okazis dum SUS18 enkadre de la humanistika sekcio. Al la senato alvenis tri proponoj por la Premio Pirlot. Post vigla diskuto la senatanoj decidis aljugxi la premion por la jaro 1997 al OProf. Carlo Minnaja por la vortaro ``Vocabulario Italiano-Esperanto'' aperinta cxe CoEdEs en 1996. Dum la sesio evidentigxis, ke ankaux OProf. de Smet liveris sian verkon por la Premio Pirlot, kiu ne estis prezentebla surloke pro la malgxusta alsendadreso de la auxtoro. La senato decidis, ke gxi estu konsiderota dum la venontajara konkurso. 4. Identec-ofico / IdeO (Frank, Tyblewski) ------------------------------------------ Gxis la limdato je la nuna senatkunsido ne venis de la prezidanto de AsAIS OProf. Kuznecov al la senato klarigo pri la nova situacio de AsAIS kaj reago al la letero de la AIS-prezidanto. El tio la senato konkludis, ke la informoj ricevitaj dum la lasta senatkunsido en Freising konfirmigxis (grava status- kaj statutsxangxo de AsAIS kun la sekvo, ke AsAIS ne plu respondas al la interkonsento kun AIS San Marino i.a. pro paralela uzado de alia nomo, forigo de ILo kiel gxia oficiala lingvo, fondo de konkurenca al AIS asocio). Tial la senato post la komenca suspendo ekde tuj nuligis la rilatojn al AsAIS, ne plu konsideras AsAIS kiel sian landan aux regionan grupon, ne plu ebligas adaptajn adoptojn de diplomoj de AsAIS, se la ekzameno okazis post 18.01.1997, kaj malaprobas cxiujn agadojn de AsAIS en la nomo de AIS aux menciante kunlaboron kun AIS. La prezidanto proponis diskuti dum la Akademia Forumo de la 18a sesio pri la ekesto kaj celoj de AIS. 5. Inform-ofico / InfO (F"o"smeier, Maitzen) -------------------------------------------- Kolego F"o"smeier proponis realigi simpoziojn kun difinita temo, eventuale sub la nomo ``fokusoj'', iniciatitajn de docento, dum kiu prelegantaro povas konsisti ecx el studentoj, kaj kies temo estu aparte alloga kaj pli aktivigu auxskultantojn. Per tiaj simpozioj estu ankaux akireblaj AIS-studunuoj. La senato forte subtenis tiun proponon. Ankaux lia propono kontrakti kun organizantoj de tempe proksimaj al SUS-arangxoj, kiel ekz. cxi-jare la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Assisi (I) kaj la Internacia Katolika Unuigxo Esperantista de UEA en Romo/Rimini (I), trovis largxan aprobon de la senatanoj. La celo estas popularigo de la AIS-agado, pliricxigo de la sesioj kaj aktivigo de interesitoj, kiuj jam posedas almenaux bazajn lingvokonojn de la internacia lingvo. Li proponis, ke por partoprenantoj de tiuj arangxoj validu la baza aligxkotizo sen aldona tiukaze malfruigxkotizo --- ecx por surloka aligxo. Kompense la organizantoj de la eksteraj arangxoj varbu por nia studadsesio. Kolego F"o"smeier ricevis de la senato la rajton tiel kontrakti. La senato de AIS jam en Freising (marto 1997) akceptis la ellaboritan en Prago 1996 kontrakton inter la Universala Esperanto-Asocio kaj AIS; UEA aprobis gxin en aprilo 1997, kun aldono de 12a punkto. La AIS-senato aprobis la tiel sxangxitan version de la kontrakto. Subskribante gxin la prezidanto aldonu peton pri frua informado de la anoj de la reciprokaj organizajxoj almenaux pri iliaj cxefaj arangxoj (UK/UEA kaj (prov)SUS/AIS) kaj cxiukaze pri iliaj komunaj arangxoj dum IKU. La informoj pri ili liveru komisiitoj de la asocioj. Kolego F"o"smeier disdonis al la senatanoj surdiskete la akutalan version de ISD kun la nova sercxsistemo. Malgraux ne klara financa stato cxe AIS de kelkaj anoj, kolegoj Holdgr"un kaj Quednau protestis kontraux arbitra eksigo de ili el la Akademio se ili ne kulpas pri tiu stato aux antaux ol oni klarigu la situacion. Konsiderinte tion la senato priparolis detalojn koncerne la ``Internacian Sciencistan Dokumentaron'', i.a. la liston de restantaj membroj el San Marino atentante, ke en la aktuala eldono de ISD trovigxu almenaux la kerno de la sanmarina grupo, ekz. la honora senatanino Morganti, honora membro de AIS Michelotti, OProf. Grego kaj ISKano Polerani. Al la historia parto de la eldonota libroforma dokumentaro de AIS estu aldonitaj oficialaj dokumentoj el la tempoj de la fondo de la Akademio kaj ankaux cxiuj subskribitaj gxis nun kontraktoj. Tiu dokumentaro de AIS estu presota gxis la fino de 1997. La nuna LaTeX-dosiero el Paderborn estu sendota al kolego F"o"smeier de kolego Frank. Cxiuj dekanoj lastfoje kontrolu, cxu ISD estas en aktuala stato, kaj ili sciigu la sxangxendajxojn. La redaktadon de ISD transprenis kolego F"o"smeier. Plej malfrue gxis fino de oktobro estu liveritaj al li cxiuj koncernaj sciigendajxoj por la nova eldono. Post la kompletigo per novaj aligxoj, eksigoj kaj eksigxoj, rangoplialtigoj, sciigitaj aktualigoj kaj korektendajxoj la redaktoro sendos al Paderborn por nura elpresigo la finpretigitan dvi-dosieron. Kolego F"o"smeier raportis, ke kontaktoj al la Fondajxo Lapenna estis gxis nun senfruktaj, de la komisiito por ili ADoc. Uruena ne venis reagoj. ADoc. Klaus Perko dr., juristo el Auxstrio kaj prezidanto de la Fondajxo Lapenna, invitita kiel gasto al la senatkunsido informis pri la nuna situacio kaj la celoj de la fondota Instituto Ivo Lapenna (aux Asocio Ivo Lapenna) kun sciencaj taskoj, kaj pri nepre de gxi distingenda Fondajxo Lapenna (i.a. gardo de memoro, provizado de la Instituto per monsumoj). La Instituton Lapenna jam subtenas kelkaj AISanoj (prof-oj Kiselman, Minnaja, Tyblewski). Petate subteni la starigadon de la Instituto la senato sugestis renkontigxon de gxiaj fondantoj dum unu el la venontjaraj AIS-arangxoj, ekzemple en februaro en Paderborn, dum la provSUS en Moskvo en marto aux dum la SUS en Rimini/San Marino septembre. AIS estu gxustatempe informita pri eventuala akcepto de tiu propono. Dume cxiuj flankoj intertraktu pri eblaj kunlaborformoj (AIS ekz. proponas gastigadon similan al tiu, kiu jam okazadas por la latinistoj dum SUS, aux kurson dedicxitan al Lapenna). Malgraux la gxis nun ne esperigaj spertoj (pro manko de vera interesigxo kaj fidinda partnero) ekzistas la ebleco aktivigi kontaktojn de AIS en Kubo pere de la dumviva ISKano Luttermann. Li pasigis en Kubo du monatojn i.a. partoprenante la seminarion pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko (SAEST). Rilate la eldonserion ``Acta Sanmarinensia'' la respondeca senatano F"o"smeier emfazis konfuzigxon pro la jam aperintaj kajeroj de gxia kvara kaj kvina volumoj publikigitaj de la eldonejo ``Libro'', malgraux ke ankoraux ne estas kompletigita la tria volumo. Kolego Tyblewski bedauxrinde ne respondis koncernajn leterojn kaj ne plu sendis la antauxpagitajn librojn. La senato denove substrekas, ke Acta Sanmarinensia estas eldonajxo de la Akademio, pri kiu decidas la senato, kaj kontrakto pri nova volumo estas pritraktenda kun la direktoro de la InfO, kiu ekde 1996 respondecas pri la aperigado. La senato rememorigis, ke kajeroj de Acta enhavu i.a. tekstojn de SUS-kursoj de efektivaj membroj (sub propra respondeco) aux de kunmetitaj SUS-prelegoj --- kun aprobo de la koncerna dekano; unuopa kajero ampleksu inter 16 gxis 64 pagxojn. Kolego Frank sendos la preparitajn antaux jaroj kovrilpagxojn por la tria volumo de la Acta al kolego F"o"smeier. La senato rekomendis cxeeston de kolego F"o"smeier cxe la membrarkunsido de la Akademia Libroservo, kiun kunordigas kolegino Lewoc. Gxi okazis dum la 18a SUS, lauxprograme la 3an de septembro ekde 18:00 h. Kolego Quednau raportis pri kunsido de grupo de AISanoj en Debrecen (HU), inter ili OProf. M\'esz\'aros kaj AProf. Szab\'o, kiu petis pri reaktivigado de kontaktoj al AIS. Kolego Minnaja proponis disvastigadi informojn pri la agadoj de AIS pere de la Itala Esperanto-Instituto (por Italio) kaj en junularaj esperanistaj arangxoj, kie li esperas havi pozitivan resonancon. Li mem intencas diskonigi la AIS-agadon en rondoj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO, al kiu apartenas esperantistaj gejunuloj gxis agxo de cx. 30 jaroj): Li venontjare prelegos dum la Internacia Festivalo de la Itala Esperantista Junularo okazonta paskatempe. Kolego Minnaja pledis ankaux por informa servo al la sanmarina gazetaro, kiu almenaux cxiumonate sendu itallingvan sciigon pri la agadoj de la Akademio, kaj por persono, kiu kontrolu aperadon de tiuj informoj kaj komuniku tion al la senato. Li mem pretas surpreni la unuan taskon, kondicxe ke li ricevos faksnumerojn de la gazetaj redakcioj kaj rekompencon de la elspezoj. Estus utile sciigi periode (ekz. trifoje jare) pri AIS kaj pri gxiaj ankaux eksterlandaj arangxoj cxiujn parlamentanojn de RSM (60), universitaton, bibliotekon kaj turisman entreprenon. Krome indus sendi similajn informojn al la ambasadejoj de la landoj kie ni agas. Kolego Minnaja refoje petas, por eviti komunikadproblemojn inter senatanoj, pri la aktiva uzo de la momente plej rapida kaj efika komunikkanalo, kiu estas la elektronika reto. 6. Klerig-ofico / KleO (Quednau, F"o"smeier) -------------------------------------------- La senato aprobis, ke aldone al la kursoj jam akceptitaj laux la SUS18-programo la jenaj ankaux validu kiel SUS-kursoj: sekcio 1: kurso pri streso de AProf. von Kauffmann kaj Bac. Cisteian (kun du sindetenoj), sekcio 2: ``Cxefaj tendencoj en rusa kaj franca dramverkaroj'' de AProf. Korjxenevskaja (kun 2 sindetenoj). La senato akceptis ankaux du ILo-kursojn de ISKanino Tuhvatulina (por partoprenantoj sen kaj kun antauxkonoj), sen formala vocxdonado. La senato kun kontento eksciis pri pliampleksigxado de la interreta oferto pri la kursoj de AIS (ekz. pri klerigkibernetiko, informaciestetiko, interlingvistiko), kio klare montras la malcentran agadon de AIS. Ankaux kolego F"o"smeier jxus preparas sian unuan kurson atingeblan per la elektronika reto. Kolego Quednau substrekis, ke por cxiuj kursoj el la instruteko (libro, video, CD-ROM, internet) validas: se ne efektiva membro, tiam la dekano de la koncerna sekcio decidas, cxu la ofertata kurso estas tauxga. Tiu persono ankaux respondecas pri aktualigado de la kurso aux --- kaze de malaktualigxo --- pri gxia nuligo. Kaze de morto de kursauxtoro, la kurso estos nuligita, se ne dekano aux alia respondeculo dauxrigos gxin. La direktoro de la KleO atendas rapidan alsendon de cxiuj studadsesiaj kaj SUSaj kursoj okazintaj en Paderborn (D), Berlin (D), Pollando kaj Rumanio. Li petis ankaux informojn pri studadplanoj evoluigataj de AIS, ankaux tiuj en kunlaboro kun aliaj institucioj, kun kiuj AIS havas validan kontrakton. Kolego Quednau emfazis, ke cxiuj kursoj el eksterSUSaj studadsesioj validas kiel studunuoj cxe AIS nur, se la sesio plenumis la kondicxojn de la ``Regularo pri studadsesioj ekster SUS''. Alikaze gxi estas rigardata kiel privata arangxo. Por la administraj celoj kaj fidinda informado pri la AIS-kursaro la KleO ricevu informojn pri titolo de kurso, nomo de la gvidanto, preleglingvo (ankaux cxe eventuala traduko), kursamplekso en studunuoj, dato, loko de la koncerna studadsesio. Por la interretaj kursoj estas aldone menciendaj de la kursrespondeculo ekzameneblecoj, kursamplekso en studunuoj kaj la elektronika adreso, per kiu la kurso estas atingebla. Dum SUSoj kaj BUSoj povas okazi paralele al lauxregulaj kursoj ankaux tiaj, kiuj ne plenumas la kriteriojn de SUS-kurso resp. BUS-kurso (ekz. en la loka lingvo de lokaj profesoroj). La senato aprobis, ke ili validu kiel normalaj studadsesiaj kursoj. El la AIS-klerigejo ``Monda Turismo'' el Bydgoszcz (PL) venis peto liveri al ili studadplanon pri turismiko, kulturscienco, profesia instruado de esperanto kaj pri euxrologio. Kolego Tyblewski estis siatempe taskigita prepari la studadplanon pri turismiko, kiu bedauxrinde gxis nun ankoraux ne ekzistas en fina versio. La senato proponis, ke kolego Grz\c{e}bowski havigu al kolegoj Quednau kaj Tyblewski mem ellaboritan skizon de studplano. La lasta rapide pritaksu gxin. Se tio ne okazos, la senato turnigxos kun la sama peto al alia fakulo. Kolego Frank opiniis, ke por studadplano pri kulturscienco kaj pri profesia instruado ankoraux ne maturigxis la tempo; en la dua fako la nura instruado de Esperanto ne povas konsistigi studadcelon. En projektado de koncernaj studadplanoj oni petu helpon de ADoc. Koutny kaj PDoc. Barandovska-Frank, kiuj sercxu ankaux aliajn fakulojn. Dume kunordigu kaj pritraktu tion la dekano de la dua sekcio. Dum la Novembra Renkontigxo kaj la venonta germana studadsesio en Paderborn (D) en februaro 1998 estu ellaborita studadplano pri euxrologio. Cxiu senatano povas ricevi la jam ekzistantajn pri tio protokolojn kaj estas invitata al kunlaboro. La rezulto estu prezentita kaj pridiskutata dum la venonta senatkunsido. Kolego Quednau raportis pri kontakto kun forstista profesoro en la Agrikultura Universitato de Poznan, el kiu povas evolui kunlaboro kun AIS. Li krome anoncis, ke intertempe okazis la oficiala malfermo de la klerigejo iniciatita de kolego Jarmark en Poznan. Tiu klerigejo i.a. planas kunlaboron kun la AIS-klerigejo en Bydgoszcz. La pola klerigejo en Bydgoszcz (PL) intencas okazigi je 25.4--3.5.1998 BUS-on, kion la senato akceptis. Krome de tie venis la propono organizi SUS-on je 1.5.--9.5.1999, kio principe estus akceptebla flanke de la senato. La senato rekomendis tamen konsideri pli tauxgan tempointervalon (ekz. en marto, dum Pasko aux pentekostaj ferioj), cxar dum la antauxvidita tempo okazos alilande regula universitata instruado kaj studado, kio versxajne ekskludos partoprenantojn el tiuj landoj. La diskuto pri tio, kiu estas studento de AIS, estu prokrastita. 7. Protokol-ofico / ProtO (Lewoc, Holdgr"un) -------------------------------------------- La senato akceptis kun etaj sxangxoj la protokolon de sia 33a kunsido. Apendice trovigxas la regularo pri studadsesioj ekster SUS en la formo akceptita de la senato. Kolego Frank petis pri distribuo de propono de la senatprotokoloj ene de unu monato post la kunsido. Se la ProtO ne povos dissendi ilin en tiu tempo, tiam proponon prezentu la prezidanto ene de du semajnoj. La senatanoj disponu pri du semajnoj por eventualaj sxangxpetoj. La apudmoskvan studadsesion de AIS kun rango de provSUS, okazontan en marto 1998 en la konstruajxo de la rusa akademio de sciencoj organizas OProf. Wickstr"om (komisiita de la senato) kaj ADoc. Rudakova (surloke). Ekzistas la ebleco antaux aux post la provSUS malmultekoste pasigi kelkajn tagojn en Moskvo. Aligxilo por tiu sesio kun pli detalaj sciigoj estas jam havebla cxe la senata sekretario kaj en la reto. La interesitoj post plenigo sendu gxin al kolegino Lewoc. Cxambroj estas mendeblaj sub la retadreso de la organizantoj: psusru@wiwi.hu-berlin.de. Kolegino Lewoc jam distribuas aligxilojn ankaux por SUS19 lige al la 4a itala studadsesio, kiuj estis riceveblaj dum la 18a SUS mem. Sxi petis rapidan sciigon pri ofertoj de kursoj kaj prelegoj por ambaux sesioj. La dekanoj instigu ankaux aliajn efektivajn membrojn el sia sekcio; ju pli frue sxi ricevos enprogrameblajn kontribuajxojn despli rapide estos starigebla kaj disvastigebla la fina programo por la sesioj. La limdato por la anoncigxo por kursoj kaj prelegoj por la 19a SUS estas 28.03.1998 kaj por la venontjara provSUS: 20.10.1997. Por pli intensa kaj frua informado kaj varbado por la SUSoj en 1998 la senato kontente aprobis planon de ProtO aldoni: (1) aligxilojn por ambaux sesioj kun eventuala programskizo pri SUS19 kaj programo por la provSUS (se gxis tiam alvenos suficxe da kontribuoj) al la jarfina cirkulero (do al cxiuj apartenantoj de AIS); ProtO aldone distribuos tiujn informojn al iamaj interesigxintoj ekster AIS; (2) provizoran programon de SUS19 al la unua grkg-kajero/marto 1998, do al la subtenaj membroj, filioj, klerigejoj; kolego Frank volas distribui gxin ankaux al dumvivaj ISKanoj; ProtO: al ceteraj aligxintoj kaj al interesigxintoj de la lastaj jaroj ekster SubM; (3) finan programon de SUS19 al la dua kajero de grkg/junio 1998 (al aligxintaj subtenaj membroj); ProtO: al la ceteraj aligxintoj. La ProtO kune kun la InfO pripensu, kiel plej efike disvastigi informojn pri AIS kaj pri SUSoj. Kolegino Lewoc jam proponis, sekve de la kontrakto inter AIS kaj UEA, ke AIS aldonu al sia jarfina cirkulero UEA-informojn pri Universalaj Kongresoj kaj UEA agu simile kunsendante (prov)SUS-aligxilojn de AIS kun gxiaj unuaj bultenoj pri UK al siaj anoj. 8. Prezidanta ofico / PrezO (Frank) ----------------------------------- Rezulte de sekcikunsidoj okazintaj dum la 18a SUS tri sekcioj turnigxis al la senato kun peto alvoki: en la kibernetika sekcio ADoc. Baber (D) al AProf., en la humanistika sekcio s-ron Migo\'n (PL) al AProf. (en la fako kulturscienco), en la naturscienca sekcio PDoc. Kordylewski (USA/PL) al AProf. (en la fako cxelbiologio) kaj ISKanon Rudnicki (PL) al OProf. (en la fako astronomio). La senato unuanime aprobis la proponojn. La dekanoj de la koncernaj sekcioj sendu al la prezidanto alvokoproponon skribitan de plenrajta membro kaj reliefigantan la alvokoindecon. La prezidanto kontrolu la plenumitecon de la alvokokondicxoj. La senato rekomendis al la komisiita direktoro de la Arta Sektoro ekscii, cxu s-ro G. Silfer pretas farigxi docento en la Arta Sektoro. 9. Scienc-ofico / SciO (Minnaja, Holdgr"un) ------------------------------------------- Kolego Minnaja amplekse prezentis la historian bazon kaj kelkajn dokumentojn klarigante la fonon de kaj sekvojn al la nuna agado de la Akademio. Sekvis vigla diskuto pri la esenco kaj estonteco de AIS. La senato aprobis proponon de kolego Minnaja registrigi AIS-on cxe la Tribunalo en RSM laux la nova legxo, se por gxi maksimumue unufoje estas pagenda cx. 1000,-- DEM. Pri tio estas preparenda bugxeto. Kolego Minnaja esploru detalojn kaj lauxnecese elektu tauxgan advokaton. La posxta adreso de AIS en San Marino sxangxigxis. La posxtkesto de AIS ne plu estas n-ro ``111'' en San Marino Citt\'a, sed n-ro ``33'' en Domagnano (RSM), kiun regule malplenigos s-ro Mark Sammaritani, filo de SMdAIS Sammaritani-Heuer. Ekde nun tie estu la fiksa sidejo de AIS. La prezidanto forte subtenas kunlaboron kun s-ro Sammaritani, kiu --- logxante en San Marino --- helpu surloke arangxi aferojn, fari varban kampanjon en RSM i.a. en la gazetaro k.s. Por tio estos pagenda precizigenda sumo, kiun lauxnecese pretas private transpreni kolego Frank, se gxi ne estos tro malmodera. Kolego Quednau raportis, ke la Lexicon Silvestre nun estas alirebla per la interreto sub la pagxoj pri lia katedro kiel unua pasxo al gxia oficialigo. 10. Struktur-ofico / StukO (Tyblewski, Maitzen) ----------------------------------------------- En majo 1997 dum la unua BUS en Bydgoszcz (PL) estas transdonita de la rektoro de la Sxtata Geologiesplora Akademio (SxGA) en Moskvo s-ro L. Grabcxak pere de ties komisiito V. Komasxcxenko propono pri interkonsento inter AIS kaj SxGA. La senato post kelkaj sxangxoj kaj kun aldonenda modelo de la registro akceptis gxin kun unu sindeteno. Surbaze de gxi cxe SxGA povas okazi registrado de akiritaj cxe AIS sciencaj gradoj kaj tial ne plu ekzistas obstakloj okazigi la planitan por marto 1998 studadsesion apud Moskvo (RUS) kiel provSUS. La senato eksciis, ke en Pollando antaux ne longe estas fondita dua asocio, kiu intencas transpreni taskojn de landa subtena grupigxo de AIS. Apud la unua, arangxita de ISKano Socz\'owka, temas pri tiu fondita de ADoc. Galor. La senato gxojas pri sentebla aktiveco en la lando, kie AIS unue eksterlande eklaboris, kaj ankaux samkondicxe kiel la unuan provizore agnoskis la duan asocion (mankas ankoraux originala dokumento de fondo kun membrolisto kaj statuto). La senato tamen forte rekomendis unuigxon de ambaux grupoj, por ke ili povu konkorde revivigi la polan filion de AIS. 11. Vicprezidanta ofico / VicO (Pennacchietti) ---------------------------------------------- Kolego Pennacchietti petis la senatan sekretarion sendi pripersonajn informilojn al personoj laux la transdonita de li listo. 12. Diversajxoj --------------- La venonta senatkunsido okazu cx. 18a--19a de februaro 1998 en Paderborn (D). La precizan daton la prezidanto sciigos en oktobro (unu sindeteno). Protokolis: Joanna Lewoc, Horst S. Holdgr"un (protokol-ofico) Stato je 25.9.1997/27.10.1997