AIS · aranĝoj · rumana scienca sesio 2007 · Invitilo


Rumana Scienca Sesio de AIS San-Marino, marto 2007


La Departemento pri la formado de instruistoj de Universitato "Lucian Blaga" el Sibiu

en kunlaboro kun

la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino

kaj

la Asocio Internacia de la Sciencoj el Sibiu, Rumanio

organizas de la 2-a ĝis la 4-a de marto 2007 sciencan sesion pri la kadra temo

Transfaka komunikado


Loko

Strato Costache Negri situas sude en la urbo, oni debranĉiĝas de Calea Dumbrăvii ĉe str. P. Cema.

Sekcioj de la sesio kaj komunikad-adresoj

  1. Rumana sekcio:
    diana.mihaescu @ yahoo.com; 0269/244553
  2. Internacia sekcio:
    sarakonnerth @ yahoo.de; 0040-269-228817
    ctanc2001 @ yahoo.com; 0040-721-488827 aŭ 0040-369-801442

Limdatoj

La 18 de februaro 2007 estas la limdato, ĝis kiam oni devas sendi la laboraĵon en la fina formo, se oni deziras publikigon de ĝi. La laboraĵo estu skribita aŭ en iu nacia lingvo aŭ en Esperanto. Se oni volas nur prelegi, ni petas pri la sendado de la titolo de la libera prelego por la planado de la detala prelegprogramo.

Redaktad-kondiĉoj

  1. Ĝeneralaj kondiĉoj:
    Kontribuaĵoj estu redaktitaj per la programo "Microsoft Word".
    La tuta laboraĵo uzu la tiparon "Times New Roman", litergrandecon 14, linispacojn de unu linio, ambaŭflankan ĝisrandigon.
    Nombro de la paĝoj: 4–6.
    Kompostaj randoj:
    – Unua paĝo: supre 50 mm, maldekstre 30 mm, malsupre kaj dekstre 25 mm.
    – Aliaj paĝoj: maldesktre 30 mm, supre, malsupre, desktre 25 mm.
    La grandeco de la paĝoj estu A4.
  2. La titolo de la laboraĵo: Times New Roman, grasa (bold), grandeco 16, linispaco 1,5 pt, tutmajuskla, centrigita.
  3. Nomo kaj antaŭnomo de la aŭtoro(j): grandeco 14, grasa, centrigita, linispaco 1,5 pt.) – je du linioj distance de ero 2.
  4. Nomo de institucio de la aŭtoro(j): grandeco 14, normala, centrigita, linispaco 1,5 pt.) – je unu linio distance de ero 3.
  5. Resumo (grandeco 14, grasa) – je du linioj distance de ero 4.: La teksto de la resumo estu skribita laŭ jenaj kondiĉoj: normal, ĝisranda, spaco 1,5 pt., grandeco 12, redaktita en iu fremda lingvo aŭ en Esperanto (alia lingvo ol la plena teksto) kaj ampleksu 100 – 150 vortojn.
  6. La enhavo de la laboraĵo – je distanco de du linioj de ero 5:
    • La laboraĵo estu redaktita kun grandeco 14, linispaco 1 pt., ĝisranda, normala.
    • La paragrafoj, inkluzive la titoloj de la paragrafoj, komenci&285;u je la distanco de unu tabulatora salto (1,27 cm) de la maldekstra rando de la teksto-bloko.
    • Referencataj numeroj (ekz. de ekvacioj) estu numerataj simple per (1), (2), … je la dekstra flanko de la respektiva linio.
    • La bildoj estu numerataj sube pere de arabaj nombroj, ekz:
    Bildo. 1 (grandeco 12, centra, normala)

    • Bibliografiaj referencoj estu skribitaj en rektaj (ortaj) krampoj [1].
  7. Referencataj bibliografiaj notoj aperu je la fino de la laboraĵo. Grandeco 14, grase, centrigite:
    [1] Aŭtoro(j), titolo (kursive), eldonejo, jaro, paĝoj.

Noto: Oni publikigos nur la laboraĵojn, kiuj respektas la redaktadkondiĉojn kaj la limdaton indikitajn.

Ĝeneralaj informoj

Programo

2-a de marto

14.00 – 19.00: Prelegoj en la rumana lingvo

3-a de marto

09.00 – 11.30 Prelegoj en Esperanto aŭ aliaj fremdaj lingvoj
11.30 – 12.00 Kafopaŭzo
12.00 – 15.00 Prelegoj
19.00 Starbufeda akcepto

4-a de marto

10.00 – 15.00: Turisma programo (vidu malsupre)

La detalan programon kun la prelegtitoloj kaj la sinsekvo de la prelegoj vi trovos en la retpaĝejo de AIS ekde la 25-a de februaro aŭ surloke en la dokumentujo de la scienca sesio.

Partoprenkondiĉoj

La partoprenkotizo estas el 50 RON (15 eŭroj) /persono kaj rajtigas je:

Eksterlandanoj pagos tiun sumon surloke en Sibiu.

La tranoktado en la gastĉambroj de la universitato kostas 15 EUR/nokto (sen matenmanĝo). Hoteloj estas pli multekostaj. Ĉar la kondiĉoj en la universitato estas tre bonaj, ni rekomendas, ke vi prenu ĉambron en la universitata domo. Bonvolu anonci sufiĉe rapide la precizajn datojn de tranoktado, por ke ni mendu la ĉambrojn.

Dimanĉe, la turisma programo konsistos el ekskurso al la proksima (30 km) montara kurac- kaj turistloko Hohe Rinne (= Păltiniș). La iro per privata buseto kostos ĉirkaŭ 10 eŭrojn (35 RON) kaj la tagmanĝo tie kostos same 10 eŭrojn (sen trinkaĵoj). Post la tagmanĝo ni promenos tra la loko. Reveno al Sibio estos ĉirkaŭ la 15-a horo. La ĉi-suba mapo montras la proksimuman situon.

Păltiniș situas sud-okcidente de Sibio en la Karpatoj