AIS · aranĝoj · SUS · Bosnia-hercegovina prov-SUS · ekskurso


Krupa situas 20 km sude de Banjaluko.

Ekskurso dum la bosnia-hercegovina prov-SUS de AIS San-Marino, septembro 2008

Stato: 2008-08-08

Je la posttagmezo de ĵaŭdo, la 4-a de septembro 2008, la partoprenantoj de SUS estas invitataj al ekskurso al urbo Krupa (Крупа на Врбасу). Oni rigardos ĝiajn mezepokajn monaĥejon kaj urbokernon kaj vizitos la akvofalojn de rivereto Krupa. Estas ankaŭ ĝuinda rigardo en la kanjonon de rivero Vrbas, kies okcidenta flanko tie altas pli ol 400 metrojn.

Kiu deziras, povas antaŭe partopreni en boatveturado sur rivero Vrbas. Tio povas esti iom malseka, sed oni ricevas protektajn vestaĵojn. Nur necesas havi propran banvestaĵon.



EProf. Preradović prove faris la boatveturadon kaj tre ĝuis ĝin, kiel pruvas la sekvaj fotoj (alklaku ilin por pligrandigi ilin). Evidente la uzo de fotilo dum la boatado estas je propra risko; fotiloj emas subakviĝi, se ili falas eksterboaten.

enboatiĝo tra la kanjono tra la kanjono en la akvo kunesto post la boatado

AIS dankas al EProf. Preradović, kiu organizas por ni tiun ekskurson. Se iu deziras post-SUS-e ferii ĉe la maro, EProf. Preradović rekomendas ekzemple la lokon Biograd ĉe la maro (Biograd na moru) en Kroatio.


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.