AIS · aranĝoj · SUS · Bosnia-hercegovina prov-SUS · Ronda-tabla diskuto


en de

Bosnia-hercegovina prov-SUS de AIS San-Marino, septembro 2008
Ronda-tabla diskuto pri "Apliko de la procezo de Bolonjo"

Stato: 2008-07-22


Je merkredo, 2008-09-03 (nacia tago de San-Marino), kadre de PSUS okazas ronda-tabla diskuto pri

La apliko de la procezo de Bolonjo

(pri la unuecigo de universitataj studprogramoj). Laborlingvoj estos la angla kaj Esperanto, kun tradukoj, kiam necesas. En la diskuto partoprenos:

Interesuloj kontribui al la diskuto bonvolu fari tiucelan peton al la senata sekretario de AIS, skizante sian rilaton al la temo kaj sian eblan kontribuon. Kontakta adreso: info(ĉe)ais-sanmarino.org.


En 1998 la klerig-ministroj de Britio, Francio, Germanio kaj Italio interkonsentis pri plano, igi la diversajn specojn de universitata klerigo en Eŭropo kompareblaj (Sorbona Deklaro). El tio ekestis klerig-ministra deklaro, kiun je la 19-a de junio 1999 subskribis en Bolonjo (Bologna, Italio) reprezentantoj de 29 eŭropaj registaroj. La preparado kaj efektivigado de tiu (nedeviga) deklaro estas nomata la Procezo de Bolonjo.

La emblemo de la Procezo de Bolonjo montras kvar bluajn stelojn kun flava-blanka rando, sur blua fono. Ĝi portas la anglalingvan nomon bologna process.

Svjetski universitetski servis (Monda Universitata Servo) de Bosnio kaj Hercegovino (serblingve)