AIS · aranĝoj · SUS · Bosnia-hercegovina prov-SUS · La serba lingvo


Bosnia-hercegovina prov-SUS de AIS San-Marino, septembro 2008

Stato: 2008-01-22


Bosnio kaj Hercegovino havas tri oficialajn lingvojn: la serban, la bosnian kaj la kroatan. La serba lingvo estas la plej uzata en la Serba Respubliko. Anoj de la tri lingvoj povas grandparte kompreni unu la alian.

Dum ke la bosnia kaj la kroata uzas la latinan alfabeton, la serba kutime uzas la cirilan. Bosniaj-Hercegovinaj retpaĝejoj ofte estas disponeblaj en du versioj: cirila ("Ћирилица" = Ĉirilica) kaj latin-litera ("Latinica").

Jen kelkaj esprimoj en la serba lingvo (latine skribitaj: č = ĉ, đ = dj, h = ĥ, š = ŝ, ž = ĵ, au = aŭ):

Bonan matenon! Dobro jutro!
Bonan tagon! Dobar dan!
Bonan vesperon! Dobro veče!
Ĝis revido! Do viđenja!
Pardonu! Izvinite!
Mi petas vin Molim vas
Dankon Hvala!
Ne dankinde! Molim!
Mi ŝatus Volio bih
Ni ŝatus Voljeli bismo
– trinki ion – nešto (po)piti
– malgrandan bieron – malo pivo
– du grandajn bierojn – dva (velika) piva
– la menukarton – jelovnik
– telefonkarton – telefonsku karticu
La fakturon mi petas Molim fakturu (račun)
Necesejo Toalet Тоалет
– por virinoj – ženski женски
– por viroj – muški мушки
Kie estas… Gdje je
– la stacidomo – željeznička stanica
– hotelo – hotel
– la bushaltejo – autobuska stanica
puŝu (pordon)! guraj! гурај
tiru (pordon)! vuci! вуци

Dankon al EProf. Preradović, kiu provizis la tradukojn.