AIS · aranĝoj · SUS · SUS 11


SUS 11 en San-Marino (SM)


1992-08-29 – 1992-09-06


Pri SUS 11 aperis jena anonco en GrKG/H 33/1 (marto 1992), paĝo 41:

La 11a Sanmarina Universitata Sesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj, okazonta kompreneble en Respubliko San Marino, komenciĝos la 29an de aŭgusto (per lingvokurso) finanta post la Ĝenerala Asembleo de la Scienca Sektoro la 6an de septembro 1992. Dum la sesio Vi havos eblon partopreni en kursoj, prelegserioj, aŭskulti prelegojn en la sekcioj kibernetiko, humanistiko, struktursciencoj, filozofio, natursciencoj kaj morfosciencoj.

Kvankam la limdato por proponi sian kontribuon (per lekci-e/a-ro) (bv. nepre pere de dekanoj de la koncerna sekcio, laŭ la listigo troviĝanta en GrKG 4, 1991!) pasas la 30an de aprilo 1992, ekagu tuj – antaŭ Vi restas nur unu monato! Nur laŭ la restunta tempointervalo eblos laŭ surloka akcepto de prelegproponoj (pere de dekanoj) disponigi po 15 minutoj por koncizprelegoj. Bv. atenti, ke aliĝo estas konsiderata nur post la alveno de Via aliĝkotizo. Ĝis la 30a de junio 1992 pagenda aliĝkotizo estas 30,- DM aŭ 22.500 LIT (ankaŭ por lekciestroj, redono nur post la laŭprograma realigo). Post tiu termino ĝi altiĝas al 50,- DM. Se Vi ankoraŭ ne plenumis tiun formalaĵon – ne prokrastu plu! La kotizon vi ĝiru la plej bone al la poŝtĝirkonto 2051-305 ĉe poŝtĝiro-oficejo Hannover (bankkodo 25010030) aŭ al la la konto 712 ĉe Banca Agricola Commerciale en San Marino (ĉi-kaze nepre sendu kune kun la aliĝilo la kopion de la ĝirilo al la Prezidanta Sekretariejo (Kleinenberger Weg 16b, D-W-4790 Paderborn). Pagante ĉeke bv. aldoni 0,15 AKU (15,- DM, 11.250 LIT aŭ egalvaloron) por la bankkostoj. Tiu ĉi kotizo lasas al vi la eblecon senpage partopreni la sciencajn kursojn (ankaŭ la lingvajn), prelegseriojn, debut-, gast-, kandidatprelegojn kaj liberajn prelegojn, ĉeesti ekzamenigojn – ricevinte komence programkajeron kaj, post la SUS-fino – la partoprenliston.

Dum SUS 11 AIS agnoskis la sciencistan gradon Doctor scientiarum humanarum (Dr. sc. hum.) al Dominik Ruf, en la fako "kompara lingvistiko" (dokumento 1692 B 001). [GrKG/H 33/4, dec. 1992, p. 189).

Dum SUS 11 kunvenis la 20-a kunsido de la akademia senato (la 14-a post la oficialigo).