Nur en nia baldaux finigxonta jarcento malkovrigxis la vera karaktero de la pala nokta rubando, kiu cxirkauxas la noktan cxielon en formo kiu elvokis plej poeziajn mitojn. La historio de tiu malkovro estas fascina kaj malfermis la vojon al komprenado de la strukturo de la universo. Gxi metis antaux la esploreman talenton de la homaro la demandon, el kio konsistas tiu mistera malluma materio, kiu reprezentas 90 pocentojn de la maso de nia galaksio. Jen demando, kiun la astronomio eltrovis kaj kiu estas unu el la plej grandaj defioj por la fiziko en gxia plej vasta senco. La kurso prezentas la temaron, kiu kondukis al tiu demando kaj ankaux provas respondi la demandon pri la agxo de nia galaksio, kaj sekve de nia universo.
Estas pritraktata la evoluigo de plurkanalaj instrutekstoj en Interreto, vokeblaj per TTT-krozilo. Ili konsistas el hipertekstoj, al kiuj estas aldonitaj dinamikaj kanaloj: sonoj, animitaj grafikajxoj kaj videooj -- kaj interagaj elementoj: prezentado de multobl-elektaj demandoj kaj auxtomata analizado de la respondoj. La navigado estas stirata de JavaScript-programoj, sonoj kaj videooj estas sendataj de "Real-Video"-servilo. La interagon ebligas JavaScript- kaj CGI-programoj. Pro sia modjula konsisto gxi permesas dauxran aktualigon kaj pligrandigadon. La sistemo estas uzata en la forstscienca fakultato en München kaj estis ankaux utiligata dum la Unua Bavara Studadsesio de AIS.
Laux la imitadmodelo de pusxo cxu elasta cxu malelasta, pritraktata en la mekaniko, estas konsiderataj en la klerigkibernetiko du idealtipaj instrusituacioj. Dum lernstirado ne okazas retrokuplado per janaj demandoj, kiuj povus influi la dauxrigon de la instruado. Dum lernregulado retrokupla testado zorgas, ke nenio estas ripetata, kio jam estas lernita. Por ambaux idealtipoj ekzistas facile pruveblaj lernfunkcioj. Lernstirado perdigas tempon pro superfluaj ripetoj, lernegulado perdigas tempon por la testado. Tial komence la lernprogreso estas pli rapida cxe lernstirado, poste pro lernregulado, kaj oni povas determini limojn de supereco komparante la du instrusituaciajn idealtipojn. Solvenda (eble per disertacio cxe AIS?) estas la demando, cxu -- simile al la pusxkoeficiento en teknika mekaniko -- eblas enkonduki iun prognozon ebligantan apartenec-gradon de reala insrtusituacio al unu el la du idealtipoj konsiderataj kiel reprezentantoj de po unu "malpreciza aro" da instrusituacioj.
Multaj problemoj pri naturaj nombroj estas facile vortigeblaj kaj ege malfacile pruveblaj. Ekzemple Goldbach en la 17a jarcento konjektis, ke cxiu para natura nombro neegala al 2 estas sumo de du primoj, kaj simplaj eksperimentoj konvinkas, ke tiu konjekto devas esti gxusta. Tamen gxis nun neniu sukcesis komplete pruvi gxin. Tiu ambivalenco -- jen facile esprimebla demando, jen malfacila aux tute ne ebla respondo -- jam dum jarmiloj allogadas homojn okupigxi pri nombroteorio kaj instigas al evoluigo de pli kaj pli kompleksaj matematikaj teorioj celantaj solvon de la koncernaj problemoj. La kurso enkondukas en kelkajn tiajn nombroteoriajn demandojn kaj provas priskribi ilian traktadon.