Iom pri Komárno, urbo de SUS 25

Stato: 2005-09-07
Pli pri Komárno / Komárom

En Komárno, sud-Slovakia urbo apud la Danubo, okazis la dua parto de SUS 25 de AIS inter la 5a kaj la 8a de septembro 2002. Komárno estas dulingva, kaj la du gimnazioj hungar- kaj slovaklingva dividis la lokojn por la okazigo de SUS.

La slovaklingva gimnazio en Komárno

La hungarlingva gimnazio en Komárno

La Pridanuba Muzeo, kiu gastigis la solenaĵon pri la onta fondo de Akademio Kelemantia, situas urbocentre en strato Palatinova. Antaŭ ĝi staras, pli precize sidas, statuo de la verkisto Jókai Mór.

Oriente de la Pridanuba Muzeo situas la piedira kvartalo, al kiu apartenas ankaŭ la "Eŭropa Korto". Ĝi havas kvarlingvan ŝildon kun jenaj surskriboj:

Nádvorie Európy sk, "Korto de Eŭropo".
Európa-udvar hu, "Eŭropo-korto".
Europa Platz de, "Eŭropo-placo"; mankas ligo-streko, sed tiun eraron faras ankaŭ multaj Germanoj kaj konsideras ĝin ŝika.
Europe Place en, "Eŭropo-loko"; ankaŭ "Eŭropo-placo" aŭ "Eŭropo-korto".


Transe: Komárom

Ankaŭ transe de la Danubo estas urbo, iusence eĉ la sama, sed pure Hungarlingva: Komárom. Ĝi faras pli trankvilan, iusence eble provincan, impreson, kaj se ne kelkaj turistoj Aŭstraj kaj Germanaj vigligus la tendumejon, la loĝantoj estus preskaŭ inter si. Pretere, la Slovakian flankon ili nomas Révkomárom, t. e. "Havena Komárom".

Se ŝildoj estas dulingvaj, la dua lingvo estas ne la Slovaka, sed la Germana, lingvo de turistoj, sed ankaŭ (antaŭ 100 jaroj) de la ĝemela regno Aŭstrio.

Preĝejo en Komárom

Dulingvaj ŝildoj en Komárom


Jen kuranta bildaro "konkerita" el la retpaĝaro de Komárom: