Nitra (SK), loko de SUS 25, 2002

Stato: 2002-09-10

Nitra, loko de la 25 SUS de AIS San-Marino (2002-09-01/08), estas la ĉefurbo de la samnoma Slovakia regiono. Ĝi havas proksimume 90.000 loĝantojn kaj situas borde de samnoma rivero, fluanta suden direkte al la riveroj Vah kaj Danubo.

La centro de Nitra, sude de la kastelo, situas ĉirkaŭ placo Svätoplukovo kaj strato Štefanikova, kiuj estas piediraj. Oriente, transe de la rivero, troviĝas la konstruaĵo de la pedagogia fakultato de UKF (Universitato de Konstanteno la Filozofo), kie okazis en septembro 2002 la 7a TAKIS-Kongreso. Norde, same transe de rivero Nitra, situas ĉe strato Dražovska la studenta domo, en kiu okazis la unua parto de SUS 25.

Preĝejo de Nitra, vidata tra la apogiloj de ponto.


La Kalvaria Monto kun la kapelo de la Sankta Kruco kaj stacioj de Kalvaria vojo.


La preĝejo de la Dipatrino (Kostol Matky Božej) kaj la Misia Domo.


La kastela monteto, leviĝanta norde de la urbocentro, prezentas belan pest-kolonon kun statuo de Sankta Maria, sed ne donas veran superrigardon pri la urbo. Verŝajne pli bonan rigardon donas la Kalvaria Monto. Bedaŭrinde la densa programo de SUS 25 kaj la 7a TAKIS-kongreso ne donis sufiĉan liberan tempon por ĝin surgrimpi.


Ĉarme ornamita domo en Nitra.