SUS 26 de AIS San-Marino, informoj pri la programo
Stato: 2003-08-20
Programeroj:
- Solena inaŭguro, kun parolado de la prezidanto
(dimanĉo, 2003-08-31)
- lingvaj kursoj (sabato, 2003-08-30):
- por komencantoj: AProf. Nina Korĵenevskaja-Gouriou;
9h15-10h45, 13h30-15h00
- por progresantoj: Prof. G. Ŝilo;
11h00-12h30 (sab+dim),
15h00-17h00 (sab), 15h00-16h00 (dim)
- sciencaj kursoj
(2003-09-01/04),
interalie pri
- Sekcio 1:
Enkonduko en la teorion de strategiaj ludoj
(OProf. Fössmeier; 13h30-15h00)
- Sekcio 2:
Alegorio en teatro
(ADoc. Korĵenevskaja; 11h00-12h30)
- Sekcio 3:
Cardanus, Fermat, Fourier: tri kolonoj de la matematiko
(OProf. Minnaja; 9h15-10h45)
- Sekcio 4:
Enkonduko al la propoz-logiko
(OProf. Angstl)
- Sekcio 5:
La eksplodo de la astronomia scio dum la pasinta duonjarcento
(OProf. Maitzen; 11h00-12h30;
ne okazis)
- Sekcio 6:
Projektado
(OProf. Poláková; 9h15-10h45)
- Kurso de la Teknika-Sciencaplika Sektoro:
Retoriko (Prof. TeS G. Ŝilo, 13h30-15h00;
ne okazis).
- sciencaj prelegoj (lunde - ĵaŭde je 15h00):
- La Romana kaj Japana civilizacioj
(Franco Bigatti dr.; lun.)
- Invariantoj
(OProf. Horst S. Holdgrün dr.; mar.)
- Pri kogno
(OProf. Dr. Helmut Angstl; mer.)
- Inspir[aci]o por sana vivo kaj sukceso
(EProf. Lewanderska-Quednau; kun ekzercado; ĵaŭ)
- Kulturo – identeco – nacieco – internacia unueco
(EProf. Lewanderska-Quednau; mar.)
- Problemaro de distanca studado
(OProf. Dr. habil. Eva Poláková; ĵaŭ)
(2003-09-01/04)
-
Anstataŭ la latinlingva simpozio
symposium latinum
okazis kurso de PDoc. Věra Barandovská-Frank
pri Latino sine flexione
(okaze de la centjara datreveno de ties publikigo).
- studfinaj ekzamenoj kun kandidatprelegoj (publikaj;
vendredo, 2003-09-05)
- Ĝenerala Asembleo kun elektoj pri la nova Senato
(vendredo/sabato, 2003-09-05/6)
- Akademia Forumo je mardo, 2003-09-02, 20h45-22h00.
- Solena Fermo
(vendredo, 2003-09-05)
re al la gvida paĝo pri SUS 26