it de en

SUS 27 de AIS San-Marino, aŭgusto/septembro 2004

Stato: 2004-09-11


SUS 27 okazis de 2004-08-29 (dimanĉo) al 2004-09-05 (dimanĉo) en Komárno (SK), apud la Slovaka-Hungara landlimo. Ĝi estis parto de Someraj Universitataj Semajnoj, kiuj daŭris de 2004-08-25 (merkredo) al 2004-09-06 (lundo), kaj dum kiuj estis inaŭgurita Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS (LEUKAIS).

Je vendredo, sabato kaj dimanĉo, 2004-08-27/29, okazis lingvokursoj por sciencistoj, kiuj ankoraŭ malbone aŭ preskaŭ ne regas la Internacian Lingvon Esperanto. Ek de dimanĉo okazis enkonduka kurso pri la Hungara lingvo, lingvo de la pliparto de la urba loĝantaro.

SUS 27 estis eksterordinara sukceso en la historio de AIS. Partoprenis preskaŭ 80 sciencistoj kaj studentoj el 17 landoj. Dek naŭ SUS-anoj per studfina ekzameno akiris sciencan gradon de AIS (bakalaŭrecon, magistrecon aĆ­ doktorecon). Tiuj nombroj estas pintaj en la historio de la SUS-oj; unuafoje necesis finekzameni dum du tagoj kaj en du paralelaj komisionoj.

La inaŭguro de la "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS" (LEUKAIS) okazis dupaŝe. Post la solena SUS-malfermo je dimanĉo, 2004-08-29, en la Danubia Muzeo de Komárno okazis la interna inaŭguro: En la dek salonoj de LEUKAIS ĉe adreso Megye/župná 1 oni pendigis portretojn de la nomdonantoj, elstaraj sciencistoj aŭ artistoj, kiuj grandparte havas meritojn pri interetna komprenigo. Je la ferma dimanĉo, 2004-09-05, la prezidanto de AIS, OProf. Frank, kaj lia LEUKAIS-rektora kolego OProf. Eva Poláková malfermis la "Gronlandan Pordegon", kiu ligas la LEUKAIS-ejojn al la urbocentra "Eŭropa Korto". Poste la SUS-anoj solene ĉirkaŭpromenis la "San-Marinan Domon", kiu ornamas la korton antaŭ la pordego.

LEUKAIS esperas havi siajn unuajn studentojn en la jaro 2005. Docentoj surlokaj kaj gastaj de AIS instruos ilin en la internacia lingvo, en la lokaj lingvoj hungara kaj slovaka kaj en la germana.

Jam kelkajn semajnojn poste okazos plia AIS-konferenco, BUS 5 en la pola urbo Lublin.

Jen kelkaj dokumentoj el la anonco de SUS 27: