SUS 27 de AIS San-Marino, informoj pri la programo
Stato: 2004-06-19.
Programeroj:
- Solena inaŭguro, kun parolado de la prezidanto
(dimanĉo, 2004-08-29, 17h00).
Samkadre inaŭguro de Libera Eŭropia
Universitato Kelemantia (LEUKAIS).
- lingvaj kursoj:
- La Internacia Lingvo por sciencistoj 1,
(ASci. L. Tuĥvatullina;
vendredo/sabato, 2004-08-27/28).
- La Internacia Lingvo por sciencistoj 2,
(OProf. Korĵenevskaja;
sabato/dimanĉo, 2004-08-28/29).
- Kurseto pri la Hungara lingvo, en la tagmezaj paŭzoj,
komenciĝo dimanĉe, 2004-08-29.
- sciencaj kursoj okazas
de 2004-08-30 al 09-02i
inter 8h30 kaj 18h00, kun paŭzo de 12h00 al 14h30.
Anoncitaj estas jenaj temoj:
- Sekcio 1:
Elementoj de programita instruado,
(OProf. Dr. habil. Eva Poláková,
ADoc. Mag. Sara Konnerth)
- Sekcio 1:
Kreado de kursoj kaj didaktiko de elektronika instruado.
(OProf. Dr. habil. Evá Poláková,
OProf. Dr. Reinhard Fössmeier)
- Sekcio 1:
Elementoj de komunikad-kiebrnetiko.
(OProf. Dr. habil. Helmar Frank.)
- Sekcio 2:
Alegorio en teatro de Okcidenta Europo.
(AProf. Nina Gouriou-Korĵenevskaja).
- Sekcio 2:
Transliterado en latinalfabeton de
semidlingvaj, ĉefe arabaj, vortoj kaj nomoj.
(OProf. Fabrizio Pennacchietti).
- Sekcio 2:
Lingvaj universaloj kaj universalaj lingvoj.
(AProf. Ana Vrajitoru; Mag. C. Tanc; A. Tóth dr.)
- Sekcio 4:
Enkonduko en la logikon.
(OProf. Dr. Angstl)
- Sekcio 5:
La eksplodo de la astronomia scio dum la pasinta duonjarcento
(OProf. Maitzen)
- Sekcio 5:
Enkonduko al la konkluda statistiko.
(OProf. Quednau)
- Sekcio 5:
Apliko de teorio de informemocia kampo en atingado de didaktik-edukaj kaj ekonomikaj sukcesoj.
(AProf. Dr. habil. J. Lechowski)
- Sekcio 6:
Turismiko en Eŭropo.
(OProf. Dr. Lobin, EProf. Leonov)
- Sekcio 6:
Eŭropaj komunumoj kontraŭ lingvaj,
religiaj kaj etnaj problemoj.
(OProf. Dr. Lobin, EProf. Mag. Lewanderska-Quednau dr.)
Dum la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la Internacian Lingvon
kiel helplingvon por interkomuniki.
Sekvis poste provoj ene de Ligo de Nacioj,
kiujn iniciatis precipe d-ro E. Privat.
Denove oni revenis al la problemo de lingvaj kaj etnaj rajtoj
en la jaro 2001, iniciate de la komisiono de EU.
Tamen ĉiam lingvaj, religiaj kaj etnaj rajtoj
ne estas ĝuste traktataj kaj respektataj.
- Scienc-aplika sektoro:
Eŭropia juro.
(Prof. G. Ŝilo.)
- sciencaj prelegoj (lunde - ĵaŭde posttagmeze):
- La rolo de optimismo en maŝina tradukado
(Reinhard Fössmeier)
- Teorio de ne determinisma reala mondo
(OProf. Dr. Angstl)
- Identeco de AIS kaj ĝia perspektiva agado en EU.
Slovaklingve.
(OProf. Dr. Eva Poláková)
- Semiotiko kaj plurkunteksta logiko (Alfred Tóth dr.).
- La Arta Sektoro en la Akademio Kelemantia de AIS
(OProf. Alsleben).
- studfinaj ekzamenoj kun kandidatprelegoj (publikaj;
vendredo/sabato, 2004-09-03/04)
- Akademia Forumo je merkredo, 2004-09-01, 20h15-22h00.
- Ĝenerala Asembleo kun decidoj pri regularŝanĝoj
(dimanĉo, 2004-09-05)
- Solena Fermo
(dimanĉo, 2004-09-05, 12h00)
- La kadra programo, proponata grandparte de
Libera Eŭropia Universitato Kelemantia (vidu malsupre),
daŭros de 2004-08-25 ĝis 2004-09-06.
Aliaj fakultatoj
Ĉirkaŭ SUS 27 okazos festa programo por inaŭguri
la novan
Liberan Eŭropian Universitaton Kelemantia
(LEUKAIS).
La scienca programo de SUS 27 okazos kadre de la unua fakultato de LEUKAIS.
Ankaŭ la aliaj fakultatoj kontribuos al la programo:
-
Inaŭgure al LEUKAIS festparolos
OProf. Dr, habil. Helmar Frank,
ano de la rektora triopo de LEUKAIS
(kune kun OProf. Poláková kaj OProf. Selten,
kaj nobel-premiito pri ekonomiko).
-
La dua fakultato (Eŭropiko)
proponas ekskursojn al regionaj vidindaĵoj,
antaŭ kaj post la scienca programo.
En tiu fakultato okazas ankaŭ la supre menciita
kurso de Prof. Ŝilo
kaj la lingvokurso pri la Hungara.
Antaŭvidata estas ankaŭ koncerto de la pianisto
Korobejnikov dum la inaŭguro.
- La tria fakultato (interkultura dialogo)
proponas lingvokursojn pri la Internacia Lingvo,
la Adolf-Burkhardt-seminarion pri kristana ekumeno
kaj aranĝojn pri budhanaj religioj kaj interreligia komunikado.
- En la kvara, medicina fakultato okazos prelegserio
pri naturkuracado kaj alternativa medicino, kunordigita de
EProf. Mag. Lewanderska-Quednau dr.
La plej multaj programeroj okazos en la AIS-Akademidomaro
ĉe la Eŭropa Placo (Gronlanda pordego),
adreso Župná/Megye 1.
La inaŭguro okazos en la Danubia Muzeo,
strato Nádor/Palatinová.
Kurso K2 okazos en la studenta domo ČAJKA,
Bratislava strato 1.
re al la gvida paĝo pri SUS 27