AIS · aranĝoj · SUS · SUS 31


it de en

SUS 31 de AIS San-Marino, septembro 2009

SUS 31, la 31-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, estis inaŭgurita je la 7-a de septembro 2009 en CER-ES, la Centro Esperantista de Rimini (IT), afable disponigita por la sesio. Lasta tago estis vendredo, la 11-a de septembro, kiam okazis la Ĝenerala Asembleo de la Scienca Sektoro kaj la solena fermo.

Pro malsano de EProf. ADoc. Mag. Alicja Lewanderska-Quednau unu kurso kaj pluraj prelegoj ne povis okazi. Tamen okazis plendaŭra programo, kiu plenigis kvar du-lecionajn blokojn en ĉiuj kvar prelegotagoj (lundo ĝis ĵaŭdo). Aparta evento estis la kurso de ASci. Franz-Georg Rössler, la unua kurso de la arta sektoro de AIS, pri la temo "la pola muziko kaj la mondo".

Nekutime, neniu kandidatis por studfina ekzameno de AIS. Pro tio nuliĝis la "eksterlanda vojaĝo" al San-Marino, kie tradicie okazas la finaj ekzamenoj de la Rimini-aj sesioj. Kelkaj sesianoj tamen enplanis privatan viziton al tiu naskiĝlando de AIS, kies centro, la monto Titano, estas bone videbla de la kvartalo San Giuliano, en kiu situas CER-ES.

Kvankam laŭ la regularoj de AIS en 2009 devis okazi SUS 31, en 2010 ne nepre devas okazi SUS-o. Ĝi okazos nur, se ĝis februaro 2010 anonciĝos kandidatoj por studfina ekzameno. Tio tamen estas probabla.

La Ĝenerala Asembleo de AIS konstatis, ke pro sia aĝo la nunaj senatanoj probable ne (ĉiuj) estos disponeblaj por la sekva senato, kiu estos elektita en 2011 kaj deĵoros de 2012 al 2015. Tial ĝi alvokas ĉiujn sciencistojn, kiuj interesiĝas pri la aktivado de AIS, kunlabori en ties administrado.


Pliaj informoj

Eksteraj ligiloj


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.