AIS · aranĝoj · SUS · SUS 34


SUS 34 de AIS San-Marino, septembro 2017

Stato: 2017-09-15


Laŭ decido de la senato, SUS 34, la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazis

La podio dum la inaŭguro

Same kiel SUS 33, SUS 34 okazis laŭ invito de la administracia altlernejo Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW) en ties ejoj. Ili situas ĉ. 2 km okcidente de la urbocentro. Iam ili estis la sidejo de la pola sekretariejo de la Ligo de Nacioj.

Dum la solena inaŭguro en la aŭlo de la altlernejo ĉeestis prof. Jacek Czaputowicz, reprezentanto de la pola ministerio pri eksteraj aferoj. Rektoro Waldemar Gajda kaj dekano Krzysztof Zaczek-Zaczynski bonvenigis la partoprenantojn, AIS-prezidanto OProf. Amri Wandel salutis per registrita video-mesaĝo. OProf. Christer Kiselman, dekano de la 3-a AIS-sekcio, aldonis siajn personajn salutojn. Post kelkaj prelegoj (H-p1, H-p4, H-p6; vidu malsupre) sekvis arta programo kaj komuna tagmanĝo.

En la kursa parto de SUS 34 estis planitaj tri kursoj*:

Saluto de AIS-dekano OProf. Kiselman

Pro malsano de OProf. Maitzen la kurso N-1 estis anstataŭigita per prezentado de video-registritaj lecionoj de la kurso „astrofiziko kaj la sunsistemo“ de OProf. Amri Wandel.

Jenaj temoj estis prezentitaj en liberaj prelegoj:

Fine de SUS 34 la gastiganta WSZ–SZ kaj AIS subskribis interkonsenton pri estonta kunlaboro.

Subskribado de interkonsento pri kunlaboro

Pliaj informoj:


*Klarigo: La literoj K/H/S/F/N/M mallongigas la ses sekciojn de la scienca sektoro de AIS: Kibernetiko, homsciencoj, struktursciencoj, filozofio, natursciencoj, morfosciencoj.

Fotoj: WSZ – SW