La akcento en la Germana lingvo
Principe la akcento en la Germana lingvo sekvas tre simplan regulon:
Ĉiuj origine Germanaj vortoj estas unu- aŭ du-silabaj
kaj portas la akcenton sur la unua silabo.
Sed tiom simple ne estas pro du kialoj:
- la Germana lingvo enprenis multajn fremdajn vortojn,
kiuj havas pli ol du silabojn;
Laterne (lanterno),
Omelett (omleto), ktp.
- la Germana lingvo emas kunmeti vortojn al pli longa vortoj:
Oberschule (supera lernejo),
Unterführung (tunelo, malponto, subpasejo),
ktp.
Sed ekzistas kelkaj krudaj reguloj,
kiuj iom faciligas la akcentadon:
- Multaj prefiksoj kaj sufiksoj,
kiuj ne aperas kiel memstaraj vortoj,
neniam modifas aŭ eĉ mem prenas la akcenton,
ekz. "be-", "ver-", "zer-", "-heit", "-keit", "-ung".
- Kelkaj prefiksoj kutime prenas la akcenton al si;
ekz. "ein-", "aus-", "ober-", "zu-".
- En kunmetaĵo el du elementoj,
kiuj ambaŭ aperas ankaŭ kiel memstaraj vortoj,
kutime la unua prenas la akcenton:
Leitungswasser (krana akvo),
Nadelbaum (pingla arbo),
Fußballplatz (futbalejo).