emblemo de AIS

Substantivigaj sufiksoj

La Germana lingvo posedas plurajn sufiksojn por formi ne-personajn substantivojn, sed nur du el ili estas ankoraŭ vivantaj, do uzataj por formi novajn vortojn: "-heit/-keit" (ecoj) kaj "-ung" (adoj). (Krome uzatas alilingvaj sufiksoj, precipe "-tion" kaj "-ing".) La vortoj formitaj per "-ei", "-nis", "-sal", "-sam", "-schaft" kaj "-tum" do estas tradiciaj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj:

La sufikso "-sal"

de genro eo
Drangsal i sufero, sortopremo
Labsal n (i) refreŝigaĵo
Rinnsal n fluaĵeto
Scheusal n monstro
Schicksal n sorto, fatalo
Trübsal i aflikto, malgajeco

La sufikso "-sam"

Atentu, ke tiu sufikso formas ankaŭ adektivojn.

de genro eo
Gehorsam m obe(em)o
Gewahrsam m gardo; aresto

La sufikso "-nis"

de genro eo
Ägernis n ĉagreno
Bedrängnis i (sorto)premo, aflikto
Begräbnis n entombigo
Bekenntnis i konfeso
Betrübnis i afliktiĝo
Bewandtnis i eco; nur en la esprimo "eine Bewandtnis mit etwas haben"
Ereignis n evento, okazaĵo
Erlaubnis f permeso
Fäulnis n putreco, putrado
Gedächtnis n memoro
Gefängnis n prizono, malliberejo
Geheimnis n sekreto
Hemmnis n malhelpaĵo, obstaklo
Kümmernis i aflikto
Verdammnis i damniteco
Verhältnis n rilato
Verhängnis n fatalo
Versäumnis n preterlaso, tempoperdo
Wagnis n aŭdacaĵo, riskaĵo
Wirrnis i konfuzaĵo
Zeugnis n atesto
Zerwürfnis n disputo, malakordo

La sufikso "-schaft"

La sufikso "-schaft" havas plurajn parte pli, parte malpli klarajn signifojn:

Ĉiuj vortoj derivitaj per "-schaft" havas inan genron. (Kontraŭe la memstara vorto "Schaft" (tenilo; bototubo) estas virgenra.)

"-schaft" = "-eco"

de eo
Anwartschaft kandidateco, aspiro
Brüderschaft frateco (figurasence, = ci-dira amikeco)
Feindschaft malamikeco
Freundschaft amikeco
Führerschaft gvid(antec)o
Kanzlerschaft kanceliereco
Kennerschaft konanteco, kompetenteco, sperteco
Kindschaft ideco, fil(in)eco
Knechtschaft servuteco, sklaveco
Könnerschaft lerteco, virtuozeco
Meisterschaft majstreco; ĉampionado
Mutterschaft patrineco
Patenschaft baptopatreco; patroneco
Regentschaft reganteco, regad-tempo
Vaterschaft patreco
Verwandtschaft parenceco (ankaŭ: parencaro)
Vormundschaft kuratoreco
Zeugenschaft atestanteco

"-schaft" = "-(an)aro"

de eo
Anhängerschaft anaro
Bauernschaft kamparanaro
Bruderschaft frataro (figurasence)
Burschenschaft studenta asocio
Einwohnerschaft loĝantaro
Gefolgschaft anaro
Gemeinschaft komunumo
Gesandtschaft ambasadejo
Gesellschaft socio; asocio
Gewerkschaft sindikato
Hundertschaft trupo de 100, cento (da homoj)
Knappschaft minista asocio
Mannschaft teamo, trupo, ŝipanaro
Studentenschaft studenta asocio
Verwandtschaft parencaro (ankaŭ: parenceco)
Wählerschaft elektantaro

"-schaft" en aliaj signifoj

de eo
Barschaft kontanta mono (portata de iu persono)
Erbschaft heredaĵo
Errungenschaft atingaĵo
Grafschaft graflando
Hinterlassenschaft postlasaĵo, heredaĵo
Landschaft pejzaĝo
Leidenschaft pasio
Liebschaft am-afero
Liegenschaft nemoveblaĵo
Lordschaft lorda moŝto
Wanderschaft migrada tempo (de lernanta metiisto)
Wirtschaft ekonomio; mastrumado; gastejo
Wissenschaft scienco

La sufikso "-tum"

La sufikso "-tum" produktas ĉiam neŭtrajn substantivojn. Se tiuj substantivoj formas adjektivojn, tio okazas per la sufikso "-lich" kaj umlaŭtigo de la "u", do tiaj adjektivoj finiĝas per "-tümlich" (altertümlich, eigentümlich).

Multaj vortoj kun tiu sufikso rilatas al nobeloj aŭ regantoj.

de eo
Altertum antikva epoko; pluralo: antikvaĵoj
Christentum kristaneco, kristanismo
Denunziantentum denuncemo, denuncado
Deutschtum Germaneco
Eigentum posedaĵo, propriet(aĵ)o
Fürstentum princeco, princlando
Heidentum paganeco, paganismo
Herzogtum dukeco, duklando
Kaisertum imperiestreco
Königtum reĝeco
Papsttum papeco
Rittertum kavalireco, kavalira epoko
Wachstum kresko
Zarentum careco