Seminario okaze de la Eŭropa Jaro de la Lingvoj


Vendrede, 2001-04-20, la impona konstruaĵo de la Viena Instituto pri Astronomio gastigis seminarion aranĝitan okaze de la Eŭropa Jaro de la Lingvoj de jenaj organizoj: Pola Instituto de Vieno, Aŭstria Esperanto-Federacio, la Lingvistika Instituto de la Universitato de Vieno kaj Radio Austria Internacia. Reprezentis tiujn organizojn kaj parte salutis la aranĝon ambasada konsilisto d-ro Jaczek Buras, direktoro de la Pola Instituto, d-ro Cezary Kruk, ĝia vicdirektoro, prof. d-ro Hans Michael Maitzen, prezidanto de AEF kaj AEM, prof. d-ro Heiner Eichner, Roland Machatschke, intendanto de Radio Aŭstria Internacia kaj Katinjo Fetes-Tosegi, redaktorino de ĝia E-a redakcio.

La programo konsistis el tri prelegoj ĉirkaŭ la kadra temo "Eŭropa lingvodiverseco kaj la Eŭropa unuiĝa procezo", kiuj traktis la Eŭropan lingvan situacion, eblajn efikojn de la Universala Reta Lingvo UNL kaj lingvopolitikajn aspektojn de la interlingvistiko. Prelegis prof. d-ro Maitzen, d-ro Fössmeier kaj prof. d-ro Eichner. En la publiko, kiu vigle kundiskutis, troviĝis mag. Zdzislaw Piotr Gwozdz, reprezentanto de la Instituto por la Danuba Regiono kaj Mezeŭropo, kaj pluraj ĵurnalistoj kaj profesiaj tradukistoj.

La seminarion, kadritan de violona muziko, finis bufedo kaj la ŝanco supreniri en la kupolon de la instituto por vidi kaj eĉ manipuli ties 90-centimetran teleskopon, kun fokusdistanco de 10 metroj.