emblemo de AIS

La Angla lingvo, oficiala lingvo de AIS


La Angla lingvo estas hind-eŭropa lingvo, en kiu preskaŭ egalas la influoj Ĝermanida kaj Latinida. Pro sia uzateco en multaj landoj ĝi evoluigis plurajn normajn formojn. AIS ne donas preferon al iu el tiuj formoj.

La Angla dum jarcentoj ne ŝanĝis sian ortografion, sed ja sian prononcon. Tiel ankoraŭ nun eblas legi malnovajn tekstojn, sed la prononco tiom distanciĝis de la skribo, ke preskaŭ ne ekzistas ĝeneralaj reguloj inter la du. Aliflanke la komuna skribo ligas la diversajn regionajn formojn de la Angla, kiuj prononce jam distanciĝis.

Usonanoj komencis iomete simpligi kaj reguligi sian ortografion kaj ekzemple skribas "organization" anstataŭ "organisation" kaj "thru" anstataŭ "through". Sed tiuj diferencoj ne estas tre signifaj.