Multaj Italaj vortoj havas la akcenton sur la antaŭlasta silabo, sed multaj ne. Tiuj akcentataj sur la lasta silabo estas skribataj kun supersigno sur la fina vokalo: città (urbo), quassù (ĉi-supre), università (universitato); sed tiujn kun akcento sur la tria lasta silabo necesas lerni. En Italaj atlasoj oni kutime skribas malpli konatajn lok-nomojn, kies prononco povus esti duba, kun supersigno: Cóllio, Érice, Nicótera, Massaciúccoli.
Grava fenomeno estas,
ke la akcento ne ŝanĝiĝas
per okaza aldono de persona pronomo al verba gerundio:
"trovare" = trovi,
"trovando" = trovante,
"trovandoci" = trovante nin, troviĝante.
"andare" = iri,
"andandosene" = forirante.