S-ro OProf.
dr. phil. – MdAIS
vicsenatano
forpasis | 2015-12-02 Berlin |
BOCIORT studis filozofion (1945-1949) kaj filologion (1946-1950) en la Universitato de Bukarest (RO). Li finis per universitata diplomo. Li doktoriĝis en la Universitato "Humboldt" en Berlino (DDR / D) pri filozofio. De 1950 ĝis 1956 li instruis kiel universitata asistanto kaj lektoro rumanan lingvon kaj literaturon en la Filologia Fakultato en la Universitato de Bukarest. De 1956 li estis lektoro, docento kaj profesoro pri estetiko, rumana kaj monda literaturo en la Universitato de Timisoara (RO). Inter 1965-1970 li estis docento pri rumanistiko en la Universitato "Humboldt". De 1978 ĝis 1989 li estis ĉefo de Kolektivo Esperanto kaj Interlingvistiko en la Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj de Rumanio. Ekde 1995 kiel pensiulo, li estras la Komisionon pri Esperantologio kaj Interlingvistiko, funkciantan en la kadro de Tutlanda Asocio de Sciencistoj de Rumanio.
Naskiĝo: | 1924-10-13 Carand, Arad (RO) |
Laborkampo: | kulturfilozofio; ĝenerala estetiko, literaturteorio |
Instruado universitatnivela: | Timisoara (RO) |
Lingvo(j) denaska(j): | rumana |
Lingvoj parolataj: | germana, Esperanto/ILo |
Lingvoj legataj: | franca, itala |
Servobonhavo: | 1690 OP 004 |
Partoprenis en: | SUS 15 |