S-ro
prof. dr. sc. – ISKano
Adreso | stet / 6-5 Ohte-cho Takatsuki 569 Osaka Japanio |
Telefono (privata): | (+81-/0-) 726-755895 |
Telefono (deĵora): | (+81-/0-) 78-4314341 |
SUGANO finis 1949 la tutan studon de Kjoto-Universitato (J) kun la titolo Bakalaŭro pri Scienco. Tuj poste li fariĝis membro de la Instituto por la Studo de Kemio en Kjoto-Universitato. En marto de 1962 li ricevis la titolon Doktoro pri Scienco (Temo: Rubin-nombro de surfac-aktivaj substancoj). En aprilo li fariĝis lektoro kaj, en oktobro 1962, vicprofesoro de Konan-Universitato (J). En aprilo de 1986 li fariĝis profesoro de Konan-Univeritato kaj en aprilo de 1987 ĉefprofesoro de la Departemento de Kemio, Konan-Universitato.
Naskiĝo: | 1927-02-02 Tokyo (J) |
Laborkampo: | fizika kemio (koloidkemio) |
Instruado universitatnivela: | Konan(J) |
Lingvo(j) denaska(j): | japana |
Lingvoj parolataj: | Esperanto/ILo, angla |
Lingvoj legataj: | germana, franca |
Servobonhavo: | 1688 SK 088 |
SUGANO estas redaktoro la Japana Societo de Kemio, sekretario de la Japana Oleo-kemista Societo kaj membro de la Societo de Makromolekula Scienco. SUGANO estas ankaŭ membro de la Japana Esperanto-Instituto, de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj prezidanto de la Japana Esperantista Sciencista Asocio. SUGANO estas la japana delegito de ISAE kaj faka delegito de UEA.