S-ro
dipl.-ing. – ISKano SMdAIS
Adreso | Schillerstr. 9 06114 Halle Germanio |
Telefono (privata): | +49-345-503117 |
Telefono (deĵora): | +49-345-2113344 |
Telekopiilo deĵora: | +49-345-2113355 |
Retpoŝto: | peter(cxe)bartos.info |
Retpaĝo: | http://www.bartos.info |
Bartos de 1978 al 1982 studis nutraĵteknikon en la Inĝeniera Altlernejo Köthen (DE) kaj diplomiĝis kiel inĝeniero. Li nun estras propran entreprenon medicinteknikan. Krome li instruis en naturkuracista akademio pri terapio per elektromagnetaj kampoj kaj lumo, prelegis antaŭ klinika kuracistaro, fakkuracistoj kaj kurachelpistoj (i.a. oftalmologiaj) pri endogena ciklotrona ion-terapio kaj organizis medicin-sciencajn forumojn pri terapio per elektromagnetaj impulsoj. Nuntempe li enkondukas la bio-elektran tumor-terapion (BET) kaj organizas studojn, kiujn plenumas medicinaj studentoj kaj ekzamenitoj en formo de diplomlaboroj kaj disertacioj sur la kampo de la endogena ciklotrona ion-terapio (ECIT) kaj BET. Liaj precipaj laborkampoj estis/estas: nutraĵtekniko (1982 - 1987), administrado de loka kulturagado (1987 - 1990), gvidado de hejmo por azilserĉantoj (1991 - 1993), kaŭzoterapia medicintekniko kaj komerco (ekde 1993).
Naskiĝo: | 1956-08-07 Calbe/S. (DE) |
Laborkampo: | nutraĵtekniko; medicintekniko kaj komerco |
Lingvo(j) denaska(j): | germana |
Lingvoj parolataj: | Esperanto/ILo, hungara, angla |
Lingvoj legataj: | rusa, pola, itala, hispana, franca |
Servobonhavo: | 2002 IS 012 |
De 1975 Bartos diverslande kaj -nivele instruis ILon. Li havas tri filojn, 20-jaran, 2-jaran kaj trimonatan (komence de 2003). Ĉiuj parolas/os ILon kiel patran lingvon.