S-ro
mr – ISKano
Adreso | Bul. oslobodjenja 36/14 32000 Čačak |
Telefono (privata): | +381 32 371053 |
Telefono (deĵora): | +381 32 202738 |
Telekopiilo privata: | +381 32 342101 |
Retpoŝto: | radojica.petrovic.rs(cxe)gmail.com |
Petrović naskiĝis en 1949, finis gimnazion en 1968, diplomiĝis pri matematiko en Beograd en 1973, instruis matematikon en mezlernejoj, magistriĝis pri aktuaria matematiko en 1979, oficis en asekurkompanio kiel aktuario, ekde 1981 ĝis 1999 laboris kiel informadikisto en industria entrepreno; ekde 1999 kaj nun lekcias pri datumbazoj kaj informadika instruiko ĉe la Teknika Fakultato en Čačak. Publikigis sciencfakajn traktaĵojn pri informadiko, asekurado, kvalitsistemo kaj informadika instru Realigis projektojn de informsistemoj kiel projektanto aŭ/kaj projektestro. Preparas doktoran disertaĵon pri matematika kaj informadika modeligo de kvalitsistemoj.
Naskiĝo: | 1949-02-07 Drenova (YU) |
Laborkampo: | informadiko, aktuaria informadiko |
Instruado universitatnivela: | Ĉaĉak (YU) |
Lingvo(j) denaska(j): | serba |
Lingvoj parolataj: | Esperanto/ILo, angla |
Lingvoj legataj: | franca, rusa |
Servobonhavo: | 2002 IS 005 |
Petrović studis de 1968 al 1973 matematikon en la universitato de Beograd kaj de 1976 al 1979 aktuarian matematikon en la Instituto de Ekonomiaj Sciencoj de Beograd. Li estas diplomita matematikisto kaj magistro pri aktuariaj sciencoj. Nun li laboras kiel asistanto en la universitato de Ĉaĉak (YU). Li estas A-komitatano de UEA, estrarano de ILEI pri lernejaj projektoj kaj universitata agado kaj kunordiganto de la Balkana Komisiono de UEA.