S-ro
prof. dr. – ISKano
Adreso | Applied Linguistics Department, CUC No.1 Dingfuzhuang Dongjie CN-100024, Beijing Ĉinio |
Telefono (deĵora): | +86-10-65783456 |
Retpoŝto: | byliuhaitao(cxe)cuc.edu.cn |
Liu en 1983 bakalaŭriĝis pri inĝeniera kibernetiko, en 2006 doktoriĝis pri lingvistiko kaj aplikata lingvistiko. En 1983-2002 li laboris kiel inĝeniero, altgrada inĝeniero kaj elstara inĝeniero pri informadiko en granda kompanio, kies informadikan departementon li ankaŭ estris. Ekde 2002 li laboras kiel orda profesoro de Ĉina Universitato de Komunikado, Pekino. Li instruis komputan kaj aplikatan lingvistikojn. Lia doktoriĝo okazis pri la temo "sintaksa analizado bazita sur dependa rilato" ĉe Feng Zhiwei.
Naskiĝo: | 1962-07-26 Shanxi (CN) |
Laborkampo: | Komputa lingvistiko, interlingvistiko, lingva planado, sintakso |
Instruado universitatnivela: | Communication University of China (CUC), Beijing |
Lingvo(j) denaska(j): | ĉina |
Lingvoj parolataj: | Esperanto/ILo, angla |
Lingvoj legataj: | germana, franca, itala |
Servobonhavo: | 2006 IS 002 |
Ano de la redaktaj komitatoj de "Language Problems & Language Planning" kaj "Esperantologio – Esperantic Studies (EES)".