AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Klaus WELTNER

dipl. phys. dr. rer. nat. – dv. MdAIS

AdresoSchumannstr. 57

60325 Frankfurt
Germanio
Telefono (deĵora): (+49-/0-) 611-746988

Weltner akiris sian studadmaturecon ("Abitur") 1947 en Rinteln (D). Li studis fizikon en la Teknika Universitato Hannover (D) kaj en la universitato Bristol (GB) de 1947 ĝis 1953. En tiu jaro li akiris la magistrecnivelan ekzamenon ("Diplomhauptprüfung") en Hannover. Tie 1956 li finis siajn fizikajn studojn per doktoriĝo. La disertacio de Weltner aplikas optikajn kvalitojn de alttempraj malŝarĝigkanaloj. En la sama jaro li fariĝis asistprofesoro pri didaktiko de fiziko en la Pedagogia Universitato Osnabrück (D). 1961 li fariĝis profesoro pri didaktiko de la fiziko de la sama universitato. 1969 li fariĝis profesoro pri edukado kaj didaktiko de la fiziko de la Pedagogia Universitato Berlin (D). Ekde 1970 Weltner estas orda profesoro pri didaktiko de la fiziko de la universitato Frankfurt (D). Ekde 1970 li estas aktiva ankaŭ sur diversaj administraj kampoj.

Naskiĝo: 1927-08-01 Rinteln (D)
Laborkampo: didaktiko de la fiziko kaj antropokibernetiko
Instruado universitatnivela: Frankfurt (D)
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: angla
Lingvoj legataj: franca, Esperanto/ILo
Servobonhavo: 1685 OP 010
Partoprenis en: SUS 1, 5 – 7, 10, 12