AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Reinhard Justus Reginald SELTEN

dr. math. – MdAIS

honora senatano

forpasis2016-08-23 Poznań

SELTEN studis matematikon en Frankfurto ĉe Majno (DE) de 1951 ĝis 1957, kiam li finis per magistronivela ekzameno ("Diplom") pri matematiko. En 1961 sekvis doktoriĝo en matematiko, ankaŭ en Frankfurto. Dum la jaroj 1957 ĝis 1967 li laboris en ekonomiscienca esplorgrupo sub gvido de profesoro Sauermann en Frankfurto. En la akademia jaro 67/68 li estis vizitanta profesoro ĉe la universitato de Kalifornio (USA), Berkeley (Business School). En 1968 li habilitiĝis pri ekonomio en Frankfurto. Li estis ordinara profesoro pri ekonomiko en la Libera Universitato Berlino (D) 1969-1972, en la Universitato Bielefeld (D) 1972-1984 kaj ekde 1984 ĉe la Universitato Bonn (D). Li estas membro de la "Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften" kaj "Fellow of the Ecometric Society". En 1994 Selten ricevis la Nobelpremion pri ekonomiko ("Premio pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko je la memoro de Alfred Nobel").

Naskiĝo: 1930-10-05 Breslau (D / PL)
Laborkampo: matematika ekonomiko
Instruado universitatnivela: Bielefeld (D)
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: angla, franca, Esperanto/ILo
Lingvoj legataj: dana
Servobonhavo: 1686 OP 001
Partoprenis en: SUS 16


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj