AIS · ISD ·

S-ino ADoc.

Ieva ŠVARCAITĖ

AdAIS

Adresostr. Virŝuliŝkiu 33-6

05105 Vilnius 56
Litovio
Telefono (deĵora): (+370-/0-) 2-413048

ŜVARCAITÉ studis ĉe Universitato de Vilnius (Litovio) geografion de 1957-1963. Ekde 1966 laboris en geologia departemento pri serĉado de utilaj minaĵoj. Partoprenis sciencajn ekspediciojn al Krimeo, Karpatoj, Kaŭkazo, Uralo, Pamiro, Tjenŝano, Altajo kaj Balta Maro. Doktoriĝis en 1973 pri geografio kaj ekologio en la sama universitato. Esploristino pri naturo en Scienca Instituto de Scienca Akademio en Vilnius, kaj instruistino en Universitato de Vilnius. En 1976 iĝis membro de internacia komisiono pri geografia terminologio ĉe la Internacia Geografia Unuiĝo en Bonno (DE). Ekde 1979 laboras en la Universitato de Vilnius. En pli ol 60 publikaĵoj ŝi ĉefe okupiĝis pri la erozio de la tero kaj antropogenigo de montetmorenaj landŝaftoj.

Naskiĝo: 1939-04-18 Norkiai (SU / LT)
Laborkampo: fizika geografio, ekologio, terminologio
Lingvo(j) denaska(j): litova
Lingvoj parolataj: rusa, Esperanto/ILo, germana, angla, latva
Lingvoj legataj: pola, franca, itala, hispana
Servobonhavo: 1691 SK 030
Partoprenis en: SUS 13, 29

Ekde 1989 membro de Sciencista Unuiĝo de Litovio. Membro en pluraj aliaj sciencaj asocioj kaj societoj. Aŭtoro de pluraj artikoloj en fakaj libroj, sciencaj revuoj kaj konferencoj. Esperantistiĝis en 1959. Verkas kaj publikigas intertempe ankaŭ internacilingve. Partoprenis la universalajn kongresojn de Esperanto en Varna (1978), Budapeŝto (1983), Varsovio (1987), Brajtono (1989), Vieno (1992), Tampereo (1995) kaj Vilnius (2005). En 2006 dum SUS 29 en Komárno ŝi adoptigis sian nacinivelan doktorecon ĉe AIS.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj