AIS · ISD ·

S-ro

Luc SCHNEIDER

dr., m. a., m. sc. – dv. ISKano

Adreso


Germanio
Retpaĝo: http://www.linkedin.com/in/lucschneider

Post magistriĝo pri semantikaj antinomioj kaj verecteorioj ĉe la universitato Tübingen Luc Schneider fariĝis en 1996 scienca asistanto ĉe la Luksemburga sociekonomika esplorinstituto CEPS/INSTEAD. En 2001 li magistriĝis pri komputiko ĉe Imperial College (Univ. de Londono) kaj laboris ĝis 2002 kiel scienca kunlaboranto en la instituto LADSEB, Padovo/Italio (Itala Nacia Konsilantaro pri Esplorado). De 2002 ?is 2003 li estis scienca kunlaboranto en la Instituto pri Formala Ontologio kaj Medicina Informiko (IFOMIS), Universitato de Lepsiko, Germanio. De 2003 al 2007 Schneider doktoriĝis pri filozofio (metafiziko kaj logiko) ĉe la universitato de Ĝenevo (Svisio); intertempe li instruis kiel scienca asistanto ĉe la sama universitato kaj la Federacia Politeknika Lernejo en Lausanne (Svisio). De 2007 ĝis 2008 li estis "maître-assistant" ĉe la departemento de filozofio de la Universitato de Ĝenevo, kaj, de 2008 ĝis 2009, post-doktora esploristo ĉe Institut Jean Nicod (CNRS/EHESS/ENS) en Parizo (Francio). Ekde septembro 2009 Schneider denove estas scienca kunlaboranto de la Instituto pri Formala Ontologio kaj Medicina Informiko (IFOMIS), kiu intertempe translokiĝis al la Universitato de la Sarlando (Saarbrücken, Germanio).

Naskiĝo: 1968-02-16 Pétange (LU)
Laborkampo: artefarita inteligento, reprezentado de sciaĵoj, traktado de naturaj lingvoj
Lingvo(j) denaska(j): leceburga
Lingvoj parolataj: germana, franca, angla, Esperanto/ILo, itala
Lingvoj legataj: latina
Servobonhavo: 1999 IS 028

Schneider ricevis jenajn distingojn: Morgan Stanley Prize, 2001, Department of Computing, Imperial College London; Bourse Philibert Collart, 2008, Société Académique de Genève; Visiting Research Fellow, Department of Philosophy, Durham University, 2008/2009; Associate Post-Doctoral Fellow, Institut Jean Nicod, Paris, 2009


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj