AIS · ISD ·

S-ro

BARTOS Hans-Peter

dipl.-ing. – ISKano SMdAIS

AdresoSchillerstr. 9

06114 Halle
Germanio
Telefono (privata): +49-345-503117
Telefono (deĵora): +49-345-2113344
Telekopiilo deĵora: +49-345-2113355
Retpoŝto: peter(cxe)bartos.info
Retpaĝo: http://www.bartos.info

Bartos de 1978 al 1982 studis nutraĵteknikon en la Inĝeniera Altlernejo Köthen (DE) kaj diplomiĝis kiel inĝeniero. Li nun estras propran entreprenon medicinteknikan. Krome li instruis en naturkuracista akademio pri terapio per elektromagnetaj kampoj kaj lumo, prelegis antaŭ klinika kuracistaro, fakkuracistoj kaj kurachelpistoj (i.a. oftalmologiaj) pri endogena ciklotrona ion-terapio kaj organizis medicin-sciencajn forumojn pri terapio per elektromagnetaj impulsoj. Nuntempe li enkondukas la bio-elektran tumor-terapion (BET) kaj organizas studojn, kiujn plenumas medicinaj studentoj kaj ekzamenitoj en formo de diplomlaboroj kaj disertacioj sur la kampo de la endogena ciklotrona ion-terapio (ECIT) kaj BET. Liaj precipaj laborkampoj estis/estas: nutraĵtekniko (1982 - 1987), administrado de loka kulturagado (1987 - 1990), gvidado de hejmo por azilserĉantoj (1991 - 1993), kaŭzoterapia medicintekniko kaj komerco (ekde 1993).

Naskiĝo: 1956-08-07 Calbe/S. (DE)
Laborkampo: nutraĵtekniko; medicintekniko kaj komerco
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, hungara, angla
Lingvoj legataj: rusa, pola, itala, hispana, franca
Servobonhavo: 2002 IS 012

De 1975 Bartos diverslande kaj -nivele instruis ILon. Li havas tri filojn, 20-jaran, 2-jaran kaj trimonatan (komence de 2003). Ĉiuj parolas/os ILon kiel patran lingvon.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj