AIS · ISD ·

S-ro ADoc.

Zlatko HINŠT

dr. sc. (ZH), dipl. oec., prof. – dv. AdAIS

AdresoBrkljačićeva 6

10000 Zagreb
Kroatio
Telefono (privata): +385(1)2315 522
Retpoŝto: zhinst(cxe)net.amis.hr

Hinšt unue diplomiĝis en Ekonomika Fakultato Zagreb en la jaro 1977 (diploma laboro pri konjunkturo kaj konjunktura politiko – tiam premiita). Samjare li posteniĝis en tiama ŽTP – Fervoja Transporta Entrepreno Zagreb, nun HŽ – Hrvatske željeznice (Kroataj Fervojoj). Due, en la jaro 1980 li diplomiĝis en Filozofia Fakultato (sociologio kaj filozofio; diploma laboro pri sociologiaj aspektoj de organizado kaj planado). Multjare li okupiĝis en kadro de siaj profesiaj taskoj pri ekonomiaj aferoj, disdivido de enspezoj kaj salajroj, ekonomia analizo, ekonomiko, inkludante ekonomikon pri trafiko). En la jaro 1993 li magistriĝis en Departmento pri sociologio de Filozofia Fakultato en Zagreb – postdiploma studado sub nomo "Socia ekologio". Laborinte en kadro de magistra distertacio "Sociaj aspektoj de trafiko kaj pozicio de marĝenaj grupoj – subtitolita En ekzemplo de Zagreb (lasta sintagmo-termino rilatas al riskaj grupoj kun malfacilaĵoj en trafiko kaj en urba spaco – invalidoj, maljunaj homoj kaj infanoj) li multe esploris, kies rezultoj pri enketoj, mezuradoj kaj aliaj informoj estis publikigitaj en kelkaj revuoj kaj simpoziaj kolektoj de laboraĵoj. En la jaro 2002 li doktoriĝis ĉe Ekonomika Fakultato Zagreb defendinte doktoran disertacion sub titolo "Prezoj kaj eksteraj efikoj kiel determiniloj de ekonomia situacio de fervoja sistemo" (resumo de la distertacio estas en revuo "La Domo" n-o 38/2003). Ĝi estas granda inspiro por liaj pluaj laboroj kaj li preparadas novajn esplorojn kaj artikolojn. Nun li estas gvidestro pri planado kaj investoj en fakservejo Kontrolingo de Kroataj Fervojoj.

Naskiĝo: 1954-04-25 Zagreb (YU / HR)
Laborkampo: ekonomiko, socia ekologio, interlingvistiko, faka E-terminologio
Lingvo(j) denaska(j): kroata
Lingvoj parolataj: Esperanto/ILo, angla
Lingvoj legataj: germana, franca
Servobonhavo: 2009 AD 007

Aŭtoro de pli ol sesdek nacilingvaj publikaĵoj en fakaj revuoj kaj kolektoj de laboraĵoj en kadro de simpozioj en Kroatio kaj en aliaj eksjugoslaviaj revuoj. Ĉi-tiuj liaj publikaĵoj estas en kroata lingvo. Li komprenas kaj legas aliajn sudslavajn lingvojn, precipe serban, pro iliaj malpli-pli grandaj similecoj laŭ kroata lingvo. Li esplor/is/as kaj verk/is/as pri ekonomiaj aspektoj de negocado kaj evoluigo de fervoja sistemo (en Kroatio). Precipe li estas aktiva (ekde 1995) en kadro de Kroata scienca societo pri trafiko – en simpozioj kaj revuo Suvremeni promet (Moderna trafiko). Por agado li ricevis societan plateton. Antaŭe li publikigis multajn grandajn sciencajn kaj fakajn artikolojn en fervojaj revuoj. Li ankoraŭ verkas fakajn artikolojn pri antaŭenigado de negocado – ekonomiaj analizoj kaj simile. Speciale li okupiĝas pri ekonomi(k)a kaj fervoja terminologio kunligante komparojn inter lingvoj kaj kritikan klarigadon de nocioj kaj proponoj. Pri tiuj temoj li verk/is/as kaj publikig/is/as internacilingvajn artikolojn. En oficiala revuo de Kroataj Fervojoj "Željezničar" (Fervojisto) li preparadas trarigardojn pri fakaj prelegoj kaj aktualaĵoj en kadro de IFEF-kongresoj kaj aliaj artikoloj. El fakaj E-organizoj li estas membro de IKEF – Internacia Komerca Ekonomia Fakgrupo – kaj de TAKE – Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj. En kadro de IFEF – Internacia Fervojista Esperanto-Federacio li kunlaboras kun Faka Komisiono – membro de Terminara Sekcio. Esperanton li eklernis kiel 13-jarulo. Ekde la jaro 1981 li fariĝis membro de Fervojista Esperanto-Societo Zagreb, kiu nun estas Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA), kies multjara vicprezidanto li estas. Ĉi-tie li interalie, prelegas pri fervojaj temoj. Ankaŭ li estis multjara delegito de KFEA en KEL, nun li estas membro de Prezidantaro de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kaj delegito (komitatano) de KFEA en IFEF. Kelkajn jarojn li estas individua membro de UEA. Krom intereso pri interlingvistiko kaj pri liaj profesiaj bezonoj, lingvoj estas lia hobio. Lasttempe li individue laboras (lernas) en itala kaj en rusa lingvoj. Li estas edziĝinita kaj patro de unu filo.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj