AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Miloŝ LÁNSKÝ

dr. rer. nat. – MdAIS

vicsenatano

forpasis2005-05-13 Č. Budějovice
Telefono (privata): (+42-/0-) 38-7511699
Telekopiilo privata: (+42-/0-) 38-7312194

LÁNSKÝ studis matematikon kaj fizikon en universitato en Prago (CS / CZ). Tie li fariĝis profesoro pri matematiko. De 1948 ĝis 1958 li estis asistantprofesoro pri kemia, konstrua kaj ekonomia maŝinkonstruo en la matematika taĉmento de Ĉeĥa Instituto de Teknologio. Tie li estis prezidanto de la fakultato por mekanika maŝinkonstruo de 1958 ĝis 1960. Ĝis 1964 li estis prezidanto de la taĉmento por matematiko kaj fiziko en Pedagogia Instituto Karlovy Vary (CS / CZ). De 1964 ĝis 1965 li estis kompanianoprofesoro pri matematiko de Pedagogia Fakultato Pilzen (CS / CZ). De 1965 ĝis 1968 li estis prezidanto en la pedagogia fakultato de la universitato Prago. De 1968 ĝis 1971 li estis orda profesoro pri kibernetiko kaj pedagogia kibernetiko kaj ankaŭ prezidanto de la fakultato por scienco kaj tekniko en univ. Linz (A). Li estis vicprezidanto en univ. Klagenfurt (A). De 1971 ĝis 1991 li estis orda profesoro pri kleriginformadiko en Paderborn (D) ĝis sia emeritiĝo. En 1991 la Karla universitato Praha alvokis lin kiel profesoron kaj membron de scienca konsilantaro.

Naskiĝo: 1926-07-30 Prago (CS / CZ)
Laborkampo: matematiko kaj didaktiko de la informadiko kaj kibernetiko
Instruado universitatnivela: Paderborn (D), Praha (CZ)
Lingvo(j) denaska(j): ĉeĥa, germana
Lingvoj parolataj: angla
Lingvoj legataj: Esperanto/ILo, rusa, pola, franca
Servobonhavo: 1686 OP 014
Partoprenis en: SUS 2 – 7

LÁNSKÝ estas Aŭstro. Li estas honora profesoro pri kibernetiko kaj kibernetika pedagogio de la universitatoj en Linz (A) kaj Klagenfurt (A).