S-ro OProf.
dr. univ. doc. – MdAIS SMdAIS
prezidanto
Adreso | Instituto por Astronomio Türkenschanzstr. 17 1180 Wien Aŭstrio |
Telefono (privata): | (+43-/0-) 1-8895671 |
Telefono (deĵora): | +43-1-4277-51860 |
Telekopiilo deĵora: | +43-1-4277-9518 |
Retpoŝto: | maitzen(cxe)astro.univie.ac.at |
Retpaĝo: | http://www.univie.ac.at/dasa/members/maitzen.html |
Post elementa lernejo (1949-1953) kaj klasika gimnazio (1953-1961) en Graz (A) MAITZEN ekstudis astronomion, matematikon kaj fizikon en la Universitato de Graz (1961-1967). Li finis la studadon per doktoriĝo en astronomia fako 1967-07-14. Jam dum la studado (1964-1967) li estis scienca asistanto en la Instituto por Astronomio ĉe Universitato de Graz. Post tio li estis ĉe la Instituto pri Astronomio de Universitato de Bochum (D) scienca asistanto de 1969 ĝis 1976. 1976-1985 li estis scienca asistanto en Instituto pri Astronomio ĉe la Universitato de Wien (A). En marto 1980 MAITZEN tie habilitiĝis pri astronomio. Ekde 1985 li estas scienca supera konsilisto en tiu instituto. Ekde 1998 li tie estas eksterordinara profesoro pri astronomio.
Naskiĝo: | 1943-03-28 Graz (A) |
Laborkampo: | astronomio |
Instruado universitatnivela: | Wien (A) |
Lingvo(j) denaska(j): | germana |
Lingvoj parolataj: | Esperanto/ILo, angla, hispana, franca |
Lingvoj legataj: | rusa, kroata, itala, portugala, latina, malnovgreka, nederlanda, slovena |
Servobonhavo: | 1688 OP 006 |
Partoprenis en: | SUS 1, 3, 4, 6, 7, 10, 11, 13, 15, 18 |
Aŭtoro kaj kunaŭtoro de 204 sciencaj publicaĵoj. Ekde 1986 reprezentanto kaj komisionano de la aŭstra astronomio por la membriĝo de Aŭstrio en la eŭropa sciencorganizo ESO (Eŭropa Suda Observatorio), kiu estis atingita en 2008. Iniciatinto kaj kunorganizinto de "Internacia Scienca Simpozio Esperanto 100j". okazinta 1987-10-28/30 en la Universitato de Wien. Familia stato: edzo, 4 infanoj.