 
S-ro OProf.
dr. – MdAIS SMdAIS
vicsenatano, eksa vicprezidanto
| Adreso | Via A. Cavalletto 6 35122 Padova Italio | 
| Telefono (privata): | +39-0-49-620198 | 
| Telekopiilo deĵora: | +39-0-49-8758596 | 
| Retpoŝto: | carlo.minnaja(cxe)gmail.com | 
| Retpaĝo: | http://www.mediasoft.it/esperanto/pages/cminnaja.htm | 
MINNAJA magistriĝis pri matematikaj sciencoj en Pisa (I), 1963; doktoraj studoj pri analitiko ĉe Scuola Normale Superiore, Pisa 1963-65; unua profesorposteno ĉe la ŝipakademio, Livorno (I), 1965; poste profesoro ĉe la universitato de Padova (I), inĝeniera fakultato, pri diversaj matematikaj fakoj; konstanta profesoro ekde 1973. Membro de la Scienca Konsilio de la Instituto pri Komputa Lingvistiko, Pisa 1979-1994. Gastprofesoro Fulbright ĉe Virginia Polytechnic Institute kaj University of California, Los Angeles (USA), 1983-84. Prelegis ĉe pluraj eŭropaj universitatoj. Aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉ. 50 sciencaj kaj didaktikaj verkoj pri matematiko; verkinto de pluraj libroj kaj multaj artikoloj koncernantaj la internacian lingvon. Distingita de la Itala Ĉefministro per "Premio de la kulturo", 1990.
| Naskiĝo: | 1940-03-19 Roma (I) | 
| Laborkampo: | aplikata matematiko | 
| Instruado universitatnivela: | Padova (I) | 
| Lingvo(j) denaska(j): | itala, Esperanto/ILo | 
| Lingvoj parolataj: | angla, franca | 
| Lingvoj legataj: | germana, hispana, rusa, rumana | 
| Servobonhavo: | 1688 OP 008 | 
| Partoprenis en: | SUS 6, 7, 9 – 13, 15 |