AIS · ISD ·

S-ro OProf.

Rüdiger SACHS

dr. med. vet. – MdAIS SMdAIS

vicsenatano

forpasis2013-11-21

SACHS studis veterinaran medicinon en Gießen (D), 1949-1954. Post doktoriĝo (1955) li daŭrigis la studadon pri tropikaj epidemiaj malsanoj kaj parazitologio kadre de DAAD-stipendio 1956 ĉe la univ. de Pretoria (RSA). Sekvis 6-jara laboro en suda Afriko (ŝtata veterinaro en Namibio 1957-63) kaj 6-jara laboro en orienta Afriko (sc. esploro pri malsanoj de sovaĝaj bestoj en la Nacia Parko Serengeti (EAT) 1964-67, kaj docento ĉe univ. en Nairobi (Kenjo) 1967-69). Ekde 1969 membro de la sciencistara stabo de la Instituto pri Tropika Medicino en Hamburgo (D) kun sekva plurjara esplorlaboro en diversaj Afrikaj landoj (1972-1978). Ekde 1979 direktoro de la laboratorio de la Hamburga Tropika Instituto en Liberio: esplorlaboro precipe pri homa dormomalsano kaj pulma paragonimozo en Liberio, kun komparaj studoj en Ebura Bordo (1983/84), Peruo (1985) kaj ĉe la Albert-Schweitzer-Hospitalo en Gabono (1986). Perforta fino de la laboro pro la Liberia intercivitana milito kaj perforta eksiĝo el Afriko en junio 1990. SACHS habilitiĝis en 1978 ĉe la Hamburga universitato por la fako parazitologio kaj estis vokata 1986 profesoro kadre de la Fakaro Biologio. Sachs mortis en novembro 2013 post mallonga malsano.

Naskiĝo: 1927-08-13 Völkershausen (D)
Laborkampo: medicina parazitologio, ILo-instruado
Instruado universitatnivela: Hamburg (D)
Lingvo(j) denaska(j): germana
Lingvoj parolataj: angla, Esperanto/ILo, afrikansa, franca
Lingvoj legataj: hispana, nederlanda
Servobonhavo: 1688 OP 009
Partoprenis en: SUS 1, 3 – 6, 10 – 13, 15

Ekzistas pli ol 100 de SACHS verkitaj sciencaj publikaĵoj pri diversspecaj esplorlaboroj en tropikaj regionoj. Ekde 1983 li ankaŭ estas instrukomisiito por Esperanto en la Lingvoscienca Fakaro de la Hamburga universitato. SACHS edziĝis 1956 al Christine von Kehler, kiu naskis al li 5 gefilojn – memkompreneble senescepte en Afriko.


Sciencaj publikaĵoj internacilingvaj


Sciencaj publikaĵoj etnolingvaj