Senato kaj oficoj de AIS 2016 – 2019


Prezidanto:
OProf. Amri Wandel dr

La prezidanton anstataŭas la vicprezidanto. La prezidanto

  1. kunordigas la laboron de la senato,
  2. gvidas la kunsidojn de la senato kaj de la Ĝenerala Asembleo,
  3. enregistrigas kaj publikigas (kune kun la direktoro de la ekzamenofico) la agnoskitajn sciencistajn gradojn kaj titolojn,
  4. kontrolas (kune kun la vicprezidanto) la plenumitecon de la kondiĉoj por rangoplialtigo,
  5. subskribas kaj stampas la dokumentojn pri alvoko aŭ agnosko de sciencista grado,
  6. iniciatas kaj flegas novajn kontaktojn al eksteraj institucioj kaj elstaraj personecoj.

Vicprezidanto:
OProf. Hans Michael Maitzen dr

La vicprezidanto ne havas anstataŭanton (en okazo de bezono transprenas liajn taskojn la prezidanto). La vicprezidanto estas direktoro de la Scienca Sektoro (SciS) kaj estro de la Internacia Scienca Kolegio (ISK). Krome li

  1. kunordigas la laboron de la dekanaro,
  2. akceptas (kun la prezidanto) novajn – komence liberajn – ISKanojn,
  3. instigas kune kun la dekanoj al plenumo de kondiĉoj por rangoplialtigo,
  4. kontrolas kune kun la dekanoj la enhavon de ISD,
  5. proponas al la prezidanto legitimajn rango-plialtigojn de ISKanoj kaj
  6. postulas protokoladon de sekcikunsidoj kaj elektadon de dekanoj kaj vicdekanoj.

Senatano pri financoj, direktoro de la financa ofico kaj trezoristo:
OProf. Bengt-Arne Wickström dr.

La financofico

  1. utiligadas la AIS-kontojn,
  2. kunlaboras kun la landaj aŭ regionaj sekcioj kaj asocioj pri financaj aferoj,
  3. admonadas la pagon de pagendaj kotizoj,
  4. varbadas novajn subtenajn membrojn,
  5. faras kaj kontrolas investojn,
  6. administras la fondusojn kaj pruntojn,
  7. administras la servobonhavojn,
  8. zorgas pri la librotenado,
  9. starigas la spezokalkulon kaj la bilancon laŭeble ĝis la marto de la sekvanta jaro,
  10. proponas al la ĜA la buĝeton por la sekvanta jaro kaj kontrolas ties plenumon,
  11. proponas al la Asembleo de la Subtena Sektoro la AKU-valoron,
  12. serĉadas novajn financajn rimedojn,
  13. kunlaboras kun la revizoraro,
  14. luprenas aŭ aĉetas buĝetkonforme laborlokojn (buroojn, kunvenejojn, instruejojn),
  15. kontraktadas kun landaj sekcioj aŭ asocioj aŭ kun aliaj eksteraj (precipe: jure memstaraj) organizoj pri eventuala transprenado de havaĵoj kaj taskoj de AIS.

Pliaj senatanoj:

OProf. Michele Gazzola dr

OProf. Federico Gobbo dr


Stato: 2016-08-01