Kial kunlabori kun AIS?
Ekzistas diversaj manieroj,
kiel AIS povas utili al vi,
aux kiel vi povas utili al AIS.
Kial vi eble faru tion?
- Kial mi studu cxe AIS?
- Kial mi science kunlaboru en AIS?
- Kial mi finance subtenu AIS?
- Kial mi vojagxu al konferenco de AIS?
Multaj universitatoj povas oferti pli
ampleksan kursaron kaj
pli agrablajn kondicxojn ol AIS.
Se vi tamen favoras la Internacian Lingvon Esperanto
kaj volas (almenaux parte) studi en gxi,
AIS estas via instituto.
Same, se vi volas manifesti la sennaciecon de viaj studoj.
Krome, AIS povas helpi al vi se vi pro lokaj aux tempaj malfacilajxoj
ne povas regule viziti universitaton.
Memoru tamen,
ke AIS havas samnivelajn alir- kaj ekzamenkondicxojn
kiel aliaj renomaj universitatoj.
Detaloj estas troveblaj en la
regularo pri instruado kaj la studado
kaj la
ekzamenregularo.
Por science kunlabori en AIS,
ne necesas la posedo de AIS-grado.
Gxi tamen povas esti helpa cxe la alvoko al kelkaj funkcioj.
Pri tio konsultu la
regularon pri rajtoj, devoj kaj alvokoj.
AIS ne havas la monon por finance subteni viajn esplorlaborojn.
Per sia anaro de kelkaj cent sciencistoj gxi ankaux ne povas
havi fakulon por cxiu ajn speciala kampo.
Sed se vi deziras progresigi la internacilingvajn
fakajn literaturon kaj terminologion en via kampo,
vi trovos cxe AIS tauxgan terenon.
Viaj kontribuoj (kursoj kaj prelegoj) al konferencoj de AIS
povas aperi en la serio
"Acta Sanmarinensia".
En kelkaj okazoj ankaux alia materialo estas akceptata por tiu serio.
Pri tio kontaktu vian dekanon.
Cetere, publikigante sciencan artikolon pripensu,
cxu vi ne aldonu resumon en la internacia lingvo.
Ne malmultaj revuoj akceptas tiajn resumojn.
Se vi estas AIS-kunlaboranto,
vi povas indiki AIS kiel vian institucion.
AIS ne gxuas konstantan monhelpon de iuj sxtataj instancoj,
kaj la stud- kaj ekzamenkotizoj certe ne suficxas por vivteni gxin.
Se vi trovas AIS subteninda kaj povas permesi tion al vi,
konsideru membrecon en la
Subtena Sektoro.
Aux varbu aliajn subtenajn membrojn!
Se vi logxas en Germanio,
viaj monaj kontribuoj al
AIS Deutschland
estas dekalkuleblaj de viaj impostendaj enspezoj.
Kvankam la anoj de AIS multe kunlaboras per leteroj, telefono
kaj komputilretaj mesagxoj,
la sciencaj konferencoj
(SUS)
estas kvazaux la animo de AIS.
Nur en tiaj konferencoj povas okazi finaj ekzamenoj.
Kursgvidantoj tie trovas internacilingvan auxskultantaron.
La organoj de AIS havas okazon kunveni kaj decidi pri
la estonta agado.
SUSoj regule okazas en la Respubliko de San-Marino,
sed ankaux en aliaj landoj,
ekz. (parte)
dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Prago en Cxehxio.
Konsideru ankaux,
ke SUSoj kunigas sciencistojn el diversaj mondopartoj
kaj tial okazigas prelegojn,
kiuj povas montri al vi novajn vidpunktojn,
fakajn, kulturajn kaj gxenerale homajn.
Stato: 1995-12-02
Autoro: Reinhard Fössmeier