La demando estis:

Kiu plia kialo (krom la ŝarado de komunika kapacito) ekzistas, por ĉifri laŭeble longajn signo-blokojn kune?


La kialo evidentiĝas, kiam oni imagas, kiel aspektus ĉifraĵo el unuope ĉifritaj signoj: Ni supozu, ke en la teksto aperas 26 majusklaj kaj 26 minusklaj literoj, krome 10 ciferoj kaj 10 pliaj signoj (interpunkcioj), do en la originala teksto aperas nur 72 malsamaj signoj. Se oni ĉifras nur po unu signon, ankaŭ en la ĉifraĵo aperas nur 72 malsamaj signoj. Tia ĉifro estas tre facile atakebla per kripto-analizaj metodoj.

Sed ĉar ni ja uzas malsimetrian ĉifron, la ĉifrada ŝlosilo c estas publika, kaj atakanto povas ege facile krei tabelon de ĉiuj 72 (ĉifritaj) signoj; per tiu tabelo li facile povas malĉifri ajnan tekston. Malsimetriaj metodoj kun publikaj ŝlosiloj do funkcias nur, se la ĉifrataj blokoj estas tiom longaj, ke tabelo de ĉiuj eblaj blokoj ne estas praktike farebla.

Ekzemploj: Se bloko havas 64 bitojn, ekzistas 264 = 1,841019 malsamaj blokoj, kaj ĉiu bezonas 8 bajtojn; do la tabelo ampleksus pli ol 1020 bajtojn, pli ol 100 eksabajtojn (1 eksabajto = 1000 petabajtoj = 1.000.000 terabajtoj, aŭ miliardo da gigabajtoj). Tio estas laŭ la nuna tekniko tre multe.


Enhavo