Enkonduko al la elektronika datum-prilaborado
Respondoj al la ekzamenaj demandoj, parto 1
- Kio estas komputilo?
- Komputilo estas sistemo por prilabori datenojn.
Gxuste. Tio estas la difino de komputilo.
- Komputilo estas pensanta masxino.
Malgxuste.
Se "pensi" estas tio, kion homoj faras per sia konscio,
komputilo ne estas pensanta masxino.
Filozofoj disputas cxu teorie komputilo povas pensi;
la hodiauxaj komputiloj certe ne povas (kaj ne bezonas).
- Komputilo estas duuma kalkulilo.
Malgxuste.
Kvankam komputilo povas duume kalkuli, tio estas nur unu
tre speciala el gxiaj multaj kapabloj.
- Komputilo estas inteligenta masxino.
Malgxuste.
Kvazaux cxiuj informadikistoj kaj filozofoj konsentas,
ke la kapabloj de la nunaj komputiloj ne havas rilaton
al inteligenteco.
Ekzistas speciala brancxo de la informadiko,
la "artefarita inteligenteco" (AI), kiu okupigxas pri la
demando, kiel komputilaj programoj povas konduti inteligente.
- Kiun el la jenaj taskoj komputilo (kun periferiajxoj) ne povas plenumi?
- Kiun specon de nombroj komputiloj normale ne uzas?
- Kion signifas analoga kodado de datenoj?
- Kion signifas cifereca (digxita) kodado de datenoj?
- Kiu el la sekvaj aparatoj traktas analogajn datenojn?
- Kiu el la sekvaj aparatoj traktas ciferecajn (digxitajn) datenojn?
- komputilo
Gxuste!
(Iam ekzistis "analogaj komputiloj", sed nun cxiuj komputiloj estas ciferecaj.)
- rapidometro (en auxto)
Malgxuste. Rapidometroj montras la rapidecon per analoga grandeco:
Aux la direkto de montrilo, aux la longeco de linio.
- sonruband-aparato
Malgxuste. La magneteco de la rubando kontinue respondas al la
aervibrado de la sonoj.
- montrila horlogxo
Malgxuste.
La angulo de la montriloj estas kontinua grandeco,
kiu respondas al la tempo.
- Kiom da bajtoj estas unu KB?
- Kiom da bajtoj estas unu MB?
- Kiom da centra memoro havas mezuma persona komputilo
de la jaro 1998?
- Kion faras la mastruma sistemo de komputilo?
- Kiu mastruma sistemo ne funkcias sur PK?
- Windows 95
Malgxuste.
Eble vi havas aliajn spertojn,
sed laux fidindaj atestantoj tiu sistemo foje funkcias sur PK.
Estas duboj, cxu oni rajtas nomi gxin "mastruma sistemo",
sed gxiaj produktantoj tion faras.
- Windows NT
Malgxuste.
Eble vi havas aliajn spertojn,
sed laux fidindaj atestantoj tiu sistemo foje funkcias sur PK.
- Linux
Malgxuste.
Linux estas destinita speciale por personaj komputiloj.
- BS 2000
Gxuste.
BS 2000 estas destinita por komputilegoj.