Enkonduko en la auxtomatan daten-prilaboradon

Komputila arkitekturo

El kio konsistas komputilo? Tiu demando estas demandebla kaj respondebla sur diversaj niveloj. Eblas diri, ke komputilo konsistas el cirkvitoj, diskoj, ekrano, klavaro, muso, kesto, ktp.; sed pli utila bildo rezultas, se ni grupigas tiujn elementojn laux ilia baza funkcio. Multaj komputiloj havas strukturon similan al la "modelo (aux arkitekturo) de von Neumann", nomita laux la Hungara matematikisto Johano von Neumann (Neumann Janos), kiu laboris ankaux en Germanio kaj Usono. Komputilo tiumodela konsistas el:

Karakterizaj ecoj de tia arkitekturo estas:

Modernaj komputilo ofte devias de tiu arkitekturo, ekzemple se ili ebligas rektan komunikadon de memoro al presilo, aux havas pli ol unu procezilon. Sed por kompreni la funkciadon de komputilo la modelo de von Neumann estas plu tre utila, cxar preskaux cxiujn aspektojn de komputiloj oni povas kompreni laux tiu modelo.