plu re

Enkonduko en la aŭtomatan daten-prilaboradon

Kiel eblas kodi datenojn en prilabora sistemo?

  1. Analoga kodado
    Fizika grando sensalte (kontinue) ŝanĝiĝas proporcie al la reprezentata grando.
    Ekzemploj :
  2. Cifereca kodado (foje nomata "diĝita" kodado)
    Ekzistas aro da signoj, konsistanta el finia nombro da signoj, per kiuj eblas unike reprezenti la informon. La signoj estas skribataj unu post la alia sur difinitajn poziciojn. La ordo de la signoj estas grava.
    Ekzemploj:

La nunaj komputilo ĉiuj storas informojn en cifereca formo. (Antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ ekzistis analogaj kaj hibridaj komputiloj, ĉi-lastaj kun analogaj kaj ciferecaj partoj.) Ili preskaŭ ekskluzive uzas signaron en du signoj, nomataj plej ofte 0 kaj 1 -- temas do pri duuma (binara) alfabeto. (Alfabeto estas ordigita signaro; oni ordigas tiel, ke "1 > 0".) (En maloftaj okazoj oni uzas triuman (tri-signan) alfabeton, ekzemple ĉe la informtranssendo per ISDN.) Binara informaci-unuo, povanta preni valoron de 0 aŭ 1, nomiĝas bito. (La vorto estas akronimo el la angla "binary digit", krome ĝi memorigas pri la angla "a bit" = malmulte, iom.) Multaj komputiloj grupigas po 8 bitojn al bajtobitoko.

La kapaciton de komputilaj memoroj oni indikas per

KB, kilobajtoj 210 = 1 024 ~ 10 3 mil
MB, megabajtoj 220 = 1 048 576 ~ 10 6 miliono
GB, gigabajtoj 230 = 1 073 741 824 ~ 10 9 miliardo
TB, terabajtoj 240 = 1 099 511 627 776 ~ 10 12 biliono, duiliono

Atentu ke la "K" de "KB" estas majuskla por distingi ĝin de "k", kiu signifas precize "1000". Ĉe la pli altaj faktoroj tiu distingo mankas.

Dum la 1960-aj jaroj la tiamaj komputilegoj havis centran memoron de kelke da KB; nuntempe jam mezumaj personaj komputiloj (PK) posedas centran memoron de pluraj cent MB aŭ eĉ keljaj GB. Ĉirkaŭ la jaro 1990 la inform-kvanto de tera-bajto estis preskaŭ neimagebla; nun ĝi estas kodebla en iom pli ol cent DVD-diskoj, teneblaj en ne tro granda skatolo.

De la komencaj tempoj de maŝina komputado ĝis la 80-aj jaroj trurubandoj kaj trukartoj servis por enigi kaj stori datenojn. Sur ili la reprezento de informoj per bitoj estas senpere videbla: Estas diskretaj pozicioj, kiuj povas esti truitaj (bito = 1) aŭ sentruaj (bito = 0). La bitoj de unu kolumno (12 ĉe trukarto, 5 aŭ 8 ĉe trurubando) kodas po unu signon; ĉe trukarto la signo ofte estas presita supre en legebla formo. Tiu teksto estas destinita nur por homoj; por la komputilo ĝi estas sensignifa.

La evoluon de la memor-tekniko ilustras jena kalkulo: Klasika trukarto povis memori 80 signojn, moderna kompakt-disko ĉ 700.000.000 signojn. Por unu disko oni do bezonus plurajn milionojn da kartoj; ĉar tia karto kostis proksimume 1 €-cendon, la kostoj estus dekoj da miloj da eŭroj. (Kompreneble oni neniam uzis trukartojn por tiom granda inform-kvanto, ĉar jam en la trukarta epoko ekzistis magnet-bendoj.)


Specimenaj demandoj